Thomas ap Catesby Jones

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas ap Catesby Jones
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1790 (1790-04-24)
en Kantono Westmoreland
Morto 30-an de majo 1858 (1858-05-30) (68-jaraĝa)
en Kantono Fairfax
Tombo Fairfax
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Thomas ap Catesby Jones (1790-1858) estis oficiro de la Usona Mararmeo dum la Milito de 1812 kaj la Meksika-Usona Milito de 1846 ĝis 1848. Inter tiuj militoj, li estis la origina elelektita komandanta oficiro de la Usona Esplorekspedicio decidita en 1828, sed finfine realigita nur de 1838 ĝis 1842 sub komando de la usona mararmea leŭtenanto Charles Wilkes.

Jones naskiĝis en 1790 en la distrikto Westmoreland County de Virginio. En la kimra lingvo, Thomas ap Catesby Jones signifas "Thomas, filo de Catesby, Jones". Lia frato estis Roger Jones, kiu igis ĝenerala helpanto de la armeo de Usono.