The New Times

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The New Times
gazeto
Periodeco ĉiutaga

Lando Ruando
Establodato Septembro 1995

Retejo https://www.newtimes.co.rw/
vdr

The New Times (Esperante La Novaj Tempoj) estas nacia anglalingva gazeto en Ruando. Ĝi estis fondita en 1995, post la ruanda genocido de 1994. Tiu gazeto asertas, ke ĝi estas la privata posedo de du akciuloj. Ili ankaŭ publikigis ĉiusemajnan ruandlingvan gazeton nomigitan Izuba Rirashe[1].

The New Times estas publikigata en Kigalio de lundo ĝis sabato, ĝia dimanĉa ekvivalento la Sunday Times estante publikigata ĉiudimanĉe. La New Times Online, la reta versio de la gazeto, estis establita en 2006. The News Times ofte komunikas optimismajn rakontojn pri eventoj en Ruando.[2]

Maje 2009 Human Rights Watch (HRW) priskribis The New Times kiel posedaĵon de la ŝtato en respondo al opinia artikolo de la gazeto kiu akuzis HRW de provi respektigi neistojn de la ruanda genocido de 1994. The New Times ne publikigis tiun respondon de HRW. La ruanda prezidanto Paul Kagame diris ke The New Times estas tro obeema al li kaj lia partio, kaj petis al la Aga Ĥan krei alternativon[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "IZUBA Rirashe newspaper launched", The New Times, la 14-an de decembro 2007
  2. "The New Rwanda", The Guardian, la 16-an de julio 2007
  3. "President Paul Kagame under scrutiny", The Economist, la 5-an de decembro 2010