The Forme of Cury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Forme of Cury
literatura verkokuirlibro
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo meza angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1390
Eldonejo Rikardo la 2-a de Anglio
vdr

The Forme of Cury (La metodo de kuirado, "cury" de mezfranca cuire: 'kuiri') estas vasta 14a-jarcenta kolekto de mezepokaj anglaj receptoj.[1] Kvankam la originala manuskripto estas perdita, la teksto aperas en naŭ manuskriptoj, la plej fama en la formo de skribrulaĵo kun noto citanta ĝin kiel la laboro de "la ĉefaj majstraj kuiristoj de la reĝo Rikardo la 2-a". La nomo The Forme of Cury estas ĝenerale uzita por la familio de receptoj prefere ol ajna ununura manuskripta teksto. Ĝi estas inter la plej malnovaj survivantaj anglaj kuirartaj libroj kaj la plej frua konata kiu mencias olivoleon, kukurbojn kaj spicojn kiel muskato kaj kariofilo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Thys fourme of cury ys compyled of þe mayster cokes of kyng Richard þe secund... by assent of Maysters of physik and of phylosophye".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hieatt, Constance B.; Butler, Sharon, eds. (1985). Curye on Inglysch: English culinary manuscripts of the fourteenth century (including the Forme of cury). Early English Text Society. London: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-722409-0. (modern critical edition)
  • Hieatt, Constance B. (1988). "Further notes on The Forme of Cury et al.: additions and corrections". Bulletin of the John Rylands Library. 70 (1): 45–52. doi:10.7227/BJRL.70.1.4.