The Diggers

El Vikipedio, la libera enciklopedio

The Diggers (la elfosistoj) estis radikala komunuma agado de aktivuloj kaj agantoj de surstrataj teatroj, kiuj funkciis de 1966 ĝis 1968, kun sidejo en la kvartalo Haight Ashbury de San-Francisko. Ilia politiko estis klasifikita kiel "maldekstrema"; pli precize ili estis "komunum-anarkiistoj", kiuj miksis deziron al libereco kun konscio de la komunumo en kiu ili loĝis. Ili estis proksime asociitaj kaj dividis kelkajn membrojn kun la gerila teatro-grupo San Francisco Mime Troupe.