The Abyssinians

El Vikipedio, la libera enciklopedio


The Abyssinians
Persona informo
TTT
Retejo http://www.theabyssinians.com/
vdr

The Abyssinians (La Abisenianoj) estas jamajka muzikgrupo de radikala regeo, fama pro siaj interplektitaj harmoniaĵoj kaj promocio de la Rastafaria movado en sia vortumado.

La voĉa triopo estis origine formita en 1968 fare de Bernard Collins kaj Donald Manning.[1] Ilia unua kanto estis "Satta Massagana", kiu estis tre influita de la kanto de Carlton Manning nome "Happy Land" (Feliĉa Tero). "Satta Massagana" estas Rastafaria himno kantita parte en la etiopia amhara lingvo.[1] Ili aliĝis trian kantiston, kiu estis ankoraŭ studento kaj ofte ne povis partopreni en la provludado; li estis tuj anstataŭita de la frato de Donald nome Lynford Manning, kiu estis antaŭe membro de la grupo de sia frato Carlton Manning nome Carlton and The Shoes.[2]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Studialbumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1976 : Satta Massagana - Jam Sounds (republikigita en 1988 ĉe Clinch, 1993, 2007 en Heartbeat, ankaŭ kiel Satta kaj Forward on to Zion)
  • 1978 : Arise - Tuff Gong/Virgin/Clinch
  • 1998 : Reunion - Artists Only

Kompilalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1982 : Forward - Alligator
  • 1994 : Best of the Abyssinians - Musidisc
  • 1996 : 19.95 + TAX
  • 1998 : Satta Dub - Tabou 1
  • 1998 : Declaration of Dub - Heartbeat
  • 1999 : Last Days - Clinch (atribuita al Bernard Collins)
  • 2003 : Abyssinians & Friends Tree of Satta vol. 1 - Blood & Fire

Koncertalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • 2002 : Live in San Francisco - 2b1 II

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Larkin, Colin. (1998) The Virgin Encyclopedia of Reggae. Virgin Books, p. 5. ISBN 0-7535-0242-9.
  2. Thompson, Dave. (2002) Reggae & Caribbean Music. Backbeat Books, p. 18–19. ISBN 0-87930-655-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]