Terpes
Koordinatoj: 47° 58′ 07″ Nordo 20° 09′ 06″ Oriento / 47.9687 °N, 20.1518 °O (mapo) Terpes [terpeŝ] estas malgranda vilaĝo kaj municipo en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Pétervására. La loknomo ne havas sencon el la hungara lingvo.
La komunuma areo estas 2 km²; Tie loĝas 230 homoj. La poŝtkodo estas 3334, kaj la enlanda telefonprefikso estas 36.
Situo[redakti | redakti fonton]
La vilaĝo situas sur malebenaĵo inter Mátra kaj Bükk, laŭ rojo nomata Tarna, laŭ flankovojoj. Pétervására troviĝas 8, Parád 13, Bélapátfalva, Borsodnádasd kaj Eger po 23, Miskolc 81, Budapeŝto 121 km-ojn [1][rompita ligilo]. Terpes samlimas kun Szajla.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio devenis el 1409 en formo Trebes. En 1870 inundo okazis, sekve la vilaĝo iomete ŝanĝis lokon. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj kaj migra poŝto.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
En la vilaĝo troviĝas romkatolika preĝejo (komence kapelo omaĝe al Sankta Laŭrenco) el la 18-a jarcento.