Tempa logiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tempa logiko estas etendo de la modala logiko, kiu estas praktike uzata en sistemoj de reguloj, kie gravas la nocio de tempo. Ekzistas ia rilato kun aliaj variaĵoj de logiko, por ekzemplo, la modala logiko. Ties studo havas gravon en la informadiko ĝis aktuale.

Por ekzemplo, oni konsideru la frazon: "Mi malsatas"; kvankam ties signifo estas sendependa de la tempo, la valoro de vero aŭ falseco de tiu frazo povas varii pro la tempo en determinita sistemo kiu inkludas manĝagadojn; tial, depende de la sistemo, kelkajn fojojn ĝi estos vera kaj aliajn falsa, kvankam neniam estos vera kaj falsa samtempe.

La tempa logiko estis jam studita de Aristotelo; en kelkaj de liaj verkoj estas esprimoj kiuj montras ian analogion kun la tempa logiko de unua ordo; tiel aperas esprimoj kun ekzistokvantigiloj kaj universalaj kvantigiloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]