Teatro (kvar komedioj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Teatro
Teatro
Teatro
Aŭtoro Machado de Assis
Eldonjaro 1958
Urbo Rio de Janeiro
Eldoninto Brazila Esperanto-Ligo
Paĝoj 155
vdr

Teatro (kvar komedioj) estas, kiel la subtitolo indikas, aro de kvar komedietoj verkitaj de Machado de Assis, la plejgranda brazila verkisto tradukitaj de Maria Aveleza de Souza; Antonio Caetano Coutinho; Henerik Kocher kaj Débora do Amaral, publikigita de Brazila Esperanto-Ligo en 1958. La komedioj estas: La Protokolo, Ne Konsultu Kuraciston, Preskaŭ Ministro kaj Leciono pri Botaniko.

La Protokolo[redakti | redakti fonton]

La komedio La Protokolo kiu malfermas la libron estis ĉe la komenco tradukita por kolektiva legado en kunvelo de Brazila Esperanto-Klubo en Rio-de-Ĵanejro. Post diligentaj provripetoj la komedio estis registrita sur sonbendo por radiprezentado kaj aŭdigita kun sukceso. La interesan inicaton havis la samideano Kolonelo Geraldo Pádua. La roluloj estis Irani Baggi de Araujo, Irene dos Santos Machado, Jorge Soares das Neves kaj Joel Vasques Manso.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La Brazilaj gesamideanoj eldonis tiun libron okaze de la 50 jaroj kiuj pasis depost la morto de la aŭtoro. Teatraĵoj certe mankas en nia literaturo, precipe por grupoj kiuj volas prezenli ion en kongresoj ktp. Do, despli ni ĝojas pro tiu-ĉi eldono 
— Belga esperantisto n360 (jan-feb 1959)
Citaĵo
 En 1908. nur kelkajn monatojn post la fondiĝo de Brazila Esperanto-Ligo, mortis Machado de Assis, fama tiutempa aŭtoro --romanisto kaj teatraĵisto— kiu sciis korekti per ridetoj aŭ per larmoj la bildojn, kiujn la vivo metis antaŭ liajn okulojn.

Memore al la 50-a jaro de lia morto, Brazila Esperanto-Ligo, koincide kun sia Ora Jubileo, eldonis ĉi tiun libron, kiel unuan en serio pri la brazila literaturo. Jen do kvar agrablaj unuaktaj komedietoj, en ĉarma bukedo, kiuj delikate eligas aromon de la romantika epoko de niaj geavoj. Du el ili: «La Protokolo» kaj «Preskaŭ Ministro», kun malsama temo, sed kun sama ĉarma simpleco, estas, por miagusto, la plej karakterizaj. Cetere, ĉar tre facile ludeblaj, ili bonege taŭgas por amatora prezentado, dum festoj, en niaj Grupoj, kies bibliotekistoj, cele al tiaj aranĝoj, devas tuj fari oportunan mendon. La dinamika koncizeco de la originalo restas en la traduko, kies lingvo estas bona, ĉiam en glata formo por klara prononco kaj tuja komprenebleco. Tamen, la vitro de mia lupeo iomete makuliĝis pro ega abundo da vortetoj: io, ia, iu, iuj, iajn k. t. p. kiujn solidare la kvar tradukintoj, tro balaste por la stilo, malavare uzas, sub nacia influo de la portugala lingvo.

Sed, ŝparemo pri neologismoj aldonas kvaliton al ĉi tiu vere interesa libro. 
— Luis Hernández. Boletín n115 (maj 1959)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]