Tarbela Akvobaraĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago Tarbela formita kiel akvorezervejo fare de la Tarbela Akvobaraĵo.

La Tarbela Akvobaraĵo (urdue تربیلا بند) estas teramasa akvobaraĵo je la Indusa rivero en la provinco Ĥajber-Paŝtulando, Pakistano, fakte ĉefe en la distrikto Haripur kaj en ioma parto de la distrikto Sŭabi,[1] la akvobaraĵo estas je ĉirkaŭ 30 km el la urbo Sŭabi, je 105 km nordokcidente de Islamabado, kaj je 125 km oriente de Peŝavaro. Ĝi estas la plej granda teramasa akvobaraĵo en la mondo, kaj ankaŭ la plej granda akvobaraĵo laŭ la struktura volumeno.[2][3][4]

La akvobaraĵo estis kompletita en 1976 kaj la rezulta baraĵlago estis desegnita por stoki akvon el Indusa rivero por irigacio, inundokontrolo kaj generado de hidroelektra energio.[5] La akvobaraĵo estas 143 m alta super la riverfundo. La baraĵlago, nome Tarbela Lago, havas surfacan areon de proksimume 250 km².

La unuaranga celo de la baraĵlago estis havigi akvon por irigacio pere de stokado de la fluaro dum la sezono de la musono kaj poste liveri akvon dum la periodo de malmulta fluaro vintre. La instalita kapacito de 4888 MW de la Tarbela hidroelektraj energiaj stacioj pliiĝos ĝis 6298 MW post la kompletigo de la planit kvina etendo financita de la Azia Infrastrukturinvesta Banko kaj de la Monda Banko.[6]

34° 05′ 23″ N 72° 41′ 54″ O / 34.0897222222 °N, 72.6983333333 °O / 34.0897222222; 72.6983333333 (mapo)Koordinatoj: 34° 05′ 23″ N 72° 41′ 54″ O / 34.0897222222 °N, 72.6983333333 °O / 34.0897222222; 72.6983333333 (mapo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tarbela Dam Arkivigite je 2020-10-28 per la retarkivo Wayback Machine. WAPDA.
  2. Asianics Agro-Dev. International (Pvt) Ltd. (2000). Tarbela Dam and related aspects of the Indus River Basin, Pakistan (PDF) (Report). Cape Town: World Commission on Dams. Arkivita el la originalo (PDF) en 2010-06-13. Alirita la 20a de oktobro 2020.
  3. Earth Sciences Web Team Tarbela Dam, Pakistan. Earth Observatory. National Aeronautics and Space Administration. Arkivita el la originalo je 2010-07-15. Alirita 2010-10-28. Arkivigite je 2010-07-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-15. Alirita 2020-10-20.
  4. Tarbela Dam. PakistanPaedia (2006-08-07). Alirita 2012-01-26.
  5. Rodney White. (1a de januaro 2001) Evacuation of Sediments from Reservoirs. Thomas Telford Publishing, p. 163–169. ISBN 978-0727729538.
  6. World Bank approves $390m loan for Tarbela fifth extension – The Express Tribune (en-US) (2016-09-21). Alirita 2016-09-22.