Saltu al enhavo

Tapio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Tapio" estas arbara dio en finna paganismo. Laŭ pagana kredo, Tapio regas regnon nomitan Tapiola. Mikael Agricola skribis, ke Tapio estis laŭ finnaj paganoj dio, kiu helpis en ĉasado. Tapiola, loĝkvartalo en Espoo, ricevis sian nomon de ĝi. Tapio ankaŭ estas antaŭnomo kaj familia nomo en Finnlando. Lia edzino estas Mielikki. Liaj infanoj estas Tellervo, Tyytikki, Tuulikki, Annikki kaj Nyyrikki. Ekzistis ankoraŭ lokoj en Finnlando en la 19-a jarcento kie kelkaj serioze adoris Tapio. La luterana eklezio persekutis ilin, kaj en la 19-a jarcento okazis, ke la pastro rifuzis bapti la infanon Tapio ĉar ĝi estas pagana nomo. Tapio estas precipe okcidenta finna karaktero. Laŭ Mikael Agricola, la ekvivalenta orientfinna figuro estas Hiisi. Agricola mencias la diaĵon Tapio en la listo de dioj de okcidenta Finnlando (Tavastio).

La simfonia poemo Tapiola de Jean Sibelius el 1926 estas bildigo de la arbaro en kiu Tapio loĝas.