Tanja Rabatio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Notu: Tanjao, grava verko de ĥasidismo, estas senrilata libro kun simila nomo.

Tanja Rabatio
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Yeḥiʾel ben Yeḳutiʾel ʿAnaṿ
Lingvoj
Lingvo hebrea lingvo
Eldonado
Eldondato 16-a jarcento
vdr

Tanja Rabatio (hebree: תניא רבּתא) estas anonime eldonita verko pri la halaĥo — juda leĝo kaj ĉiutaga vivo. Unue publikigita en Italio en 1514, la verko diskutas pri Ŝabato kaj la judaj festotagoj. La verko estas nomumita laŭ sia unua vorto, tanja (תניא), kiu estas aramea pro “oni diras en barajta [t.e. en tradicio ekstere de la Miŝno].” Ĝi verŝajne estis verkita de Jeĥiel ben Jekutil Anav, liturgia poeto kaj manuskripta kopiisto de la 13-a jarcento. Oni unue publikigis la verkon en Mantuo; oni represis ĝin en Kremono, 1565, kaj poste en aliaj eldonoj.

Titolpaĝo de eldono de Tanja Rabatio, 1800.