Tanggula fervoja stacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La stacidomo de Tanggula
Kajo de la fervoja stacidomo en Tanggula

Tanggula fervoja stacio (ĉine: 唐古拉站; pinjine: táng gǔ lā zhàn) estas fervoja stacidomo en Tibeto, Ĉinio.

La stacio, inaŭgurita la 1-an de julio 2006 situas 5'068 metrojn super la maro, kaj estas tiel la plej alta stacio en la mondo. Ĝi superas la staciojn de Ticlio (Peruo, 4'829 m), Condor (Bolivio, 4'786 m) kaj Galera (Peruo, 4'781 m). Ĝi situas malpli ol unu kilometro for de la montpasejo de Tanggula, kie la linio atingas altecon je 5'072 m, tio estas plej alta punkto de la linio.

En 2008, Tanggula Railtours[1] Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine lanĉis turisman fervojan servon inter Pekino kaj Lasao tra la montpasejo de Tanggula per tri aparte konstruitaj luksotrajnoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]