Tamás Lipták

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tamás Lipták
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1930 (1930-02-02)
en Budapeŝto
Morto 21-an de majo 1998 (1998-05-21) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Árpád Gimnázium • Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

Tamás Lipták [tamAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lipták Tamás estis hungara matematikisto. Lia nomo estis iam Lipták József.

Tamás Lipták [1][rompita ligilo] naskiĝis la 2-an de februaro 1930 en Budapeŝto. Li mortis la 21-an de majo 1998 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Lipták akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1952 (sed li devis lerni dum vespera kurso pro politika preteksto). Post siaj studoj li laboris en akademia matematika instituto apud Alfréd Rényi. En la sekvaj jaroj li partoprenis en diskutoj en Rondo Petőfi. Li partoprenis en la Hungara revolucio de 1956, eĉ post la falo li disvastigis periodaĵojn. Li estis kondamnita je pli ol 2 jaraj malliberejoj, li liberiĝis en 1959 helpe de amnestio. Li povis labori en negravaj laborejoj. Li kreis ekonomian modelon kun János Kornai en 1962 (Kétszintű tervezés... (=Dunivela planado...)). Ĝi aperis post 3 jaroj ankaŭ angle "Two-level planning" kaj ĝi apartenis al la plej bonaj artikoloj inter 1933-1970. Spite tion li ne povis aparteni al la elitaj homoj en Hungario. En 1981 li ricevis pasporton al Britio, kie li ricevis statuson "rifuĝulo". Britio deklaris valida inviton en 1970 kaj li vivis plu en Kembriĝo, sed lia brila talento jam ne revenis. Post jaroj li hejmenvenis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Kétszintű tervezés: Játékelméleti modell és iterativ számítási eljárás a népgazdasági távlati tervezési feladatok megoldására pinira verko kun János Kornai

Fontoj[redakti | redakti fonton]