Tamás Almási
Tamás Almási | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de julio 1948 (75-jaraĝa) en Székesfehérvár |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro ĉefkameraisto scenaristo reĝisoro |
TTT | |
Retejo | http://almasitamas.hu |
Tamás Almási [tamAŝ almAŝi], hungare Almási Tamás, Esperante Tomaso Almási estas hungara reĝisoro, scenaristo, kameraisto kaj profesoro.
Tamás Almási naskiĝis la 26-an de julio 1948 en Székesfehérvár.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Tamás Almási frekventis aktoran-filman ĉeflernejon pri reĝisorado en Budapeŝto inter 1975-1979, kie li lernis de Zoltán Fábry (reĝisoro), György Illés. Poste li eklaboris en produktejo de filmoj, kie laboris kune kun István Szabó, Zoltán Fábry, Miklós Jancsó, Pál Zolnay, Géza Radványi. Li instruas en la ĉeflernejo ekde 1999. Liaj filmoj estis videblaj en pli, ol 40 landoj. Li ricevis premion Kossuth en 2010, pli frue ekde 1977 ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj reĝisoraĵoj (selekto)[redakti | redakti fonton]
- diversaj filmoj ekde 1977, ekzemple Meddig él egy fa? (Ĝis kiam vivas arbo?), 1977; Új idők Kárpátalján (Nova erao en Transkarpatio), 1988; Burgenlandi magyarok közt (Inter hungaroj en Burgenlando), 1989; serio pri Ózd, 1990-aj jaroj; Az út vége (Fino de la vojo), 2002