Tărlungeni
Tărlungeni | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Brașov | |
Alinome | Tatrang hungare | |
Iama hungara departemento | Brassó (reĝa departemento) | |
Situo | 45° 38′ N, 25° 46′ O (mapo)45.63972222222225.761944444444Koordinatoj: 45° 38′ N, 25° 46′ O (mapo) | |
| ||
Poŝtkodo | 507220 | |
Loĝantaro | 7 413 (2002) | |
Tărlungeni [tərlunĝenj] (hungare: Tatrang) estis vilaĝo kaj komunuma sidejo en Rumanio oriente de Braŝovo. Al ĝi administre apartenas Purcăreni, Cărpiniș kaj Zizin. Purcăreni, Tărlungeni kaj Zizin kune formas Treisate.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1910 ĝi havis 3556 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 3479 (rumanoj, 41 % da hungaroj).
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝia unua mencio skriba estis en 1484. Ĝi apartenis ĝis 1919 al Hungario (Brassó).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]
- István Fóris (Tatrang, 15-a de majo 1892 – Bukareŝto, ? 1946): redaktoro.
- László Kelemen (1913 - Budapeŝto, 1981) instruisto pri violono
- Sándor Mezei: agronomo
- András Pál (25-a de septembro 1886 – 21-a de decembro 1971, Brassó): poeto, novelisto.
- András Sípos (23-a de julio 1890 – Hosszúfalu, 25-a de septembro 1955): popolkutivanto.
- Líviusz Solti (1-a de aprilo 1927 - Bukareŝto, 1-a de februaro 1996) primilitteknika fakverkisto
- István Tompa (9-a de februaro 1924 – Kluĵo, 29-a de oktobro 1996): verkisto.