Szelevény

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Szelevény (selevenj) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en meza Hungario, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok ĉe la dekstra bordo de Körös.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Szelevény situas en angulo (duoninsulo), kiun formas Tiso kaj la enverŝa Körös. La vilaĝo havas flankan vojon kaj fervojon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la turka epoko la vilaĝo senhomiĝis. En 1919 Szelevény situis ĉe la fronto. La rumanoj okupis la komunumon. La hungaroj distranĉis digon de Tiso, la regiono estis inundita. Preskaŭ la tuta vilaĝo ruiniĝis, dume la rumanoj restis plu. En 2006 okazis la plej granda ŝveliĝo de Tiso. Ĉiuj homoj defendis la digojn. Aro da ĵurnalistoj kaj raportistoj prezentis la heroan luktadon. Ne okazis inundo, pri la okazintaĵo oni faris monumenton.