Szczecin Żelechowa (germane: Züllchow, esperante: Ĵelehova) estas fervoja haltejo en la pola urbo Szczecin. Ĝi estas lokita ĉe la strato Żelazna, proksime de viadukto de strato Hoża, en centro de la urba setlejo Żelechowa. Ĝi troviĝas sur la ferma al paŝagera servo fervojlinio Szczecin Główny – Trzebież Szczeciński.
La haltejo situas 250 m de la ĉefa vojo, kiu kunigas Szczecin kun Police. La plej proksima haltejo de urba transporto estas bushaltejo "Studzienna".