Sveda Poemaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Sveda Poemaro
Sveda Poemaro
Sveda Poemaro
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1954
Urbo Stokholmo
Eldoninto Eldona Societo Esperanto
Paĝoj 112
vdr

Sveda Poemaro estas Esperanta antologio de svedlingvaj poemoj tradukitaj de Magda Carlsson. La 112-paĝa libro aperis en la jaro 1954 en Stokholmo ĉe Eldona Societo Esperanto.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Jen alia bela, kaj bele prezentita, antologieto; 72 poemoj de 31 svedaj aŭtoroj, krom du versigoj el la Biblio. Mi supozas, ke al la literaturamantoj mi ne bezonas memorigi la nomon de M. Carlsson; en la kolekto de Literatura Mondo, en la du volumoj de la Sveda Antologio, en la Evangelia Kantaro oni ofte retrovis ŝin kaj admiris ŝian talenton. Ŝi ĉi tie prezentas al ni larĝan panoramon de la sveda poezio, precipe de la nuntempa : kaj, en la postmilita malabundo de literatura interkomunikiĝado, tiaj klopodoj, redoni al ni iom el la belaĵoj de tiuj lingve apartigitaj trezoroj estas beninda entrepreno. La plej kleraj francaj kritikistoj nenion konas pri la hodiaŭa poezio de DanujoSvedlando (krom la specialistoj, kompreneble), kaj tradukistoj kiel Thorsen kaj M. Carlsson faras la netakseblan donacon, kia ne ekzistas en multaj naciaj lingvoj. La lerteco de M. Carlsson en tiuj ĉi tradukoj estas mirinda; ŝia lingvaĵo estas eble malpli riĉa ol tiu de Thorsen, sed ĝi estas flua kaj klara, kaj preskaŭ diafane redonas la animon de la originala poemo : temas eĉ iafoje pri vera rekreaĵo. Parton el siaj modeloj ŝi, el persona sento, elektis el la religiaj,; sed ŝi scias vibrigi ankaŭ aliajn, pli profanajn kordojn. Kaj ĉie oni admiras kvazaŭ la rebrilon de puraj, komprenemaj okuloj. Inter tiom da sukcesaj tradukoj, mi citos almenaŭ unu (el Nils Ferlin) taŭgan en ĉi tiu tempo de atombombo :

RIMARKINDE

Kiam Habel iame sur virga ter'
kun ĝemplena ekkri'
apud sia ofer'
mortfalis al ter'
parolis al Kain Di'
en koler'…

Sed Kain respondis : "Ĉu mi estas gardanto de mia frato?"

Estas rimarkinde, ke en la mondhistorio neniam troviĝis pli ĝenerale memorata repliko ol ĉi tiu. Tiu de Kain. 
— 1954, Gaston Waringhien, Sennaciulo, 7(602), paĝo 6
Citaĵo
 Antaŭ ni defilas 29 majstroj de la sveda poezio. Tiu poetino, konata al la antaŭmilitaj legantoj de Literatura Mondo per altnivelaj poemtradukoj prezentiĝas al ni kiel majstrino kiu suverene regas la tradukarton kaj la poezian sentadon. Modesto kaj humilo spiras el pura kaj granda arto de tiu ĉi la poezia tradukverko.
Resume elstara kaj rekomendinda verko. 
— 1955(1966), Historio de Esperanto, III, paĝoj 1168-1169
Citaĵo
 Ankoraŭ poezia libro kaj ankoraŭ el Skandinava deveno. Mi ĵus recenzis pri

la bonega verko de Poul Thorsen, kiam «Sveda Poemaro» alvenas al mia skribotablo. Ni, Esperantistoj kaj poeziamantoj certe povas, imitante konatan diron, ripeti: El nordo venas al ni nova lumo.... La aŭtorino ne estas nekonata por literaturemaj esperantistoj. Mi tuj rekonis kelkajn tradukojn aperintajn en Literatura Mondo, nia ŝatata kaj bedaŭrata Revuo. La libro, bele bindita kaj korekte presita, enhavas 74 poeziaĵojn de 30 diversaj aŭtoroj nuntempaj (la plej malnova mortis en 1939) kaj multaj ankoraŭ vivantaj. «Magda Carlsson», diras la enkondukanto, «estas pia animo, kiun logas la altaj sferoj de la kredo». Do, multaj de la tradukaĵoj estas religiaj pecoj; sed religiaj ne certe signifas bigotaj — Vidu belegan «Kanto pri la Tero», paĝ. 55, aŭ «Lilio en Paradizo», paĝ. 65— ankaŭ estas filozofiaj, amaj, lirikaj, maristaj, eĉ ŝercaj verkoj, multnuanca bukedo da aromaj floretoj. Kompreneble, mi ne povas paroli pri la fidela tradukado. Pri tio mi plenfidas al la vortoj de la enkondukanto; sed mi ja povas aserti ke malmultaj esperantistaj poetoj tiel sonore manipulas nian lingvon. Ŝi emas alterni, virajn kaj inajn, kio donas muzikecon al la strofoj, kaj majeste akcentas la versojn, precipe la dekunusilabajn. Pri tio la germanaj lingvoj sendube faciligas la verkistojn. Certe oni povas fari belajn versojn per nur la silabnombro aŭ per nur la akcentoj; sed se ambaŭ elementoj kuniĝas la rezulto necese estas majstraĵo. Ankaŭ per la vortformado, la autorino trafas belajn esprimojn; mi citu nur: APUDU, ĈELIPE, ORNUANCE, DOMAS, HUMILKARE, TRANKVILAS.... Malmultaj neologismoj pruvas la poezikapablon kaj de M. Carlsson kaj... de la Fundamento.

Mi bedaŭras, ke mi ne povas popece recenzi tiun multfacetan ĝemaron de la Sveda literaturo — nia Bulteno estas tiel malgranda— sed mi estas certa ke se Vi, kara leganto, ĝin akiras, Vi ĝuos plenajn horojn da spirita plezuro. 
— Amalia Núñez Dubús. Boletín n080-081 (aug 1955)

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]