Suhl
Suhl | |||||||
| |||||||
urban district of Thuringia • minejurbo • mezgrada regiona centro • feriurbo • urba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Turingio | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 03681 | ||||||
Poŝtkodo | 98501–98529 | ||||||
Aŭtomobila kodo | SHL | ||||||
Oficiala Municipokodo | 16054000 | ||||||
NUTS | DEG0S | ||||||
Subdivido | 5 urbopartoj | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Jens Triebel | ||||||
Adreso de la administrejo | Am Marktplatz 1 98527 Suhl | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 37009 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 50° 37′ N, 10° 42′ O (mapo)50.61055555555610.693055555556Koordinatoj: 50° 37′ N, 10° 42′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 429 - 676 m | ||||||
Areo | 102,70 km² | ||||||
Oficiala retejo | http://www.suhltrifft.de | ||||||
Suhl estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. Fine de junio 2006 la komunumo havis 41425 loĝantojn. La kutima monto kun Odilio-kapelo kaj Bismarck-turo nomiĝas Domberg.
Industrio[redakti | redakti fonton]
La teknika kaj ekonomia centru de la sudturingia regiono estas konata precipe pro sia produktado de ĉas- kaj sportarmiloj, kio havas surloke malnovan tradicion.
Krome gravas la farado de elektronikaĵoj, maŝinoj kaj aŭtomobiloj.
Historio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
La en la mezo de la 13-a jc unuafoje en dokumento menciita komunumo ricevis en la 1527-a jaro la urbajn rajtojn.
De 1952 ĝis 1990 Suhl gravis kiel distrikta ĉefurbo. En la urbocentro troviĝas pluraj restaŭradoj burĝardomoj datumantaj de la 17-a ĝis la 19-a jarcento. La malfrugotika ĉefa preĝejo (15-a jc.) pligrandigitis en la 18-a jarcento.
Menciindas ankaŭ la Veturila muzeo, la Muzeo pri armiloj kaj bela zooparketo pri kiu engaĝiĝis ekz. la fama loka furorkantistino Karin Roth.
Kulturo[redakti | redakti fonton]
Dorlotas la orelojn de muzikemuloj la repertuaro de la fama Knaba ĥoro de Suhl kiu estiĝis en 1972.
Homoj rilataj al Suhl[redakti | redakti fonton]
- Andreas Reyher, pedagogo kaj presisto (el Heinrichs)
- Erich Wurzer, skulptisto
- Greta Taubert, ĵurnalistino kaj verkistino
- Herbert Roth, muzikisto
- Hubert Voigt, ĥorestro kaj dirigento
- Julius Kober, regionhistoriisto kaj verkisto
- Rudi Gering, skisaltisto (el la kvartalo Gehlberg)
- Waltraut Schulz, kantistino
Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]
- České Budějovice (Ĉeĥio) ekde 1979
- Bègles (Francio) ekde 1962
- Kaluga (Rusio) ekde 1969
- Lahti (Finnlando) ekde 1988
- Leszno (Pollando) ekde 1984
- Smoljan (Bulgario) ekde 1998
- Würzburg (Germanio) ekde 1988