Stirling Energy Systems

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stirling Energy Systems
negoco vd
Dum 1996 - 2011
Sidejo Scottsdale
Agokampo sunenergio
vdr
Sun-Stirling-centralo de SES

Stirling Energy Systems, Inc. (mlgg SES) estas usona entrepreno de sunenergiaj stirling-motoroj. La firmao estis fondita en 1996, havas ĉefsidejon en Scottsdale, Arizono, Usono.

La firmao SES en 1996 akiris la patentajn rajtojn pri t.n. SunCatcher (angla, Sunkaptilo), sunenergia strilingmotoro, evoluigita en 1984 fare de McDonnell Douglas kaj Kockums. Post tio SES evoluigis Sunkaptilon en kunlaboro kun Boeing (kiu aĉetis McDonnell Douglas) kaj la usona energia ministerio. Oni establis eksperimentejon interalie en Glenn Research Center de NASA kaj en Sandia National Laboratories.

Hodiaŭ Sunkaptilo havas diametron de 11,5 m kaj produktas per kvarcilindra stirling-motoro kun hidrogena cirkula medio elektran povumon de 25 kW.

SES en 2008 atingis per Sunkaptilo monda rekordon (posedata ekde 1984 de Sandia) por efika grado de sun-stirlingo kun efika grado de 31,25%.

Kiel reago al la sukcesoj, SES ricevas unuajn mendojn je komercaj suncentraloj sur bazo de stirling-motoro kaj la centralo de "Maricopa" kun 1,5 megavattoj (60 sunkaptiloj) en Phoenix, Arizono. Ekzistas ankaŭ pluaj mendoj kun plurcentoj da megavattoj de la grandaj elektraj kompanioj Southern California Edison kaj San Diego Gas & Electric.

Oficiala paĝo[redakti | redakti fonton]