Stefano Stefani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefano Stefani
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1938 (1938-09-29)
en Vicenza
Morto 30-an de aprilo 2024 (2024-04-30) (85-jaraĝa)
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo politikisto
entreprenisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Stefano STEFANI (29-an de septembro 1938 - 30-an de aprilo 2024) estis itala politikisto de Lega Nord (Norda Ligo). Stefani ekscitis en 2003 – kiel itala ŝtatsekretario pri turismo en registaro Berlusconi – la germanojn, kiam li priskribis en intervjuo la germanojn, kiel „samformajn, blondajn supernaciistojn“, kiuj ĉiujare „bruegante invadas niajn strandojn“. Pro tio la germana kanceliero Gerhard Schröder rezignis pri sia itala somerumado. Stefani – kiu vivis en geedziĝo kun germanino dum 20 jaroj – poste petis pardonon.

Stefani estas senatoro de la Lega Nord en 1994 kaj membro de la Itala Ĉambro de Deputitoj ekde 1996. En 1995 li sukcedis al Franco Rocchetta kiel prezidanto de Lega Nord, en 2002 sekvis lin Luciano Gasperini.

Stefani en 2006 estis elektita al la itala senato kiel reprezentanto de Venecio, per la listo de Lega Nord.