Stará Voda estis vilaĝo sur teritorio de nuna armea spaco Libavá. La municipo pereis post la jaro 1946. Konserviĝis nur ampleksa pilgrima preĝejo de sankta Anna kaj de sankta Jakobo la pli aĝa, dezertigita pro restado unue fare de la ĉeĥoslovakaj kaj poste fare de la sovetaj soldataroj. La eksteraĵo de la preĝejo estis post la jaro 1990 restaŭrigita. En la jaroj 2006-2007 estis renovigita ankaŭ kapelo super Reĝa fonteto, preskaŭ neniigita post la jaro 1950.
Vojo al la preĝejo
Spuroj post la Soveta armeo el la jaroj 1968-1991 sur muro de la preĝejo
Ruinoj de monaĥejo (detruita post la jaro 1950)
Detalo de ruino de la monaĥejo en Stará Voda (armea spaco Libavá) - restaĵo de ŝtonista konsistero el la detruita konstruaĵo
Kapelo super Reĝa fonteto en Stará Voda (armea spaco Libavá); detruita post la jaro 1950, renovigita en la jaroj 2006-2007