Sri Ganganagar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sri Ganganagar
urbosetlejo
Administrado
Poŝtkodo 335001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 29° 55′ N, 73° 53′ O (mapo)29.91666666666773.883333333333Koordinatoj: 29° 55′ N, 73° 53′ O (mapo) [+]
Alto 178 m [+]
Areo 225 km² (22 500 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Sri Ganganagar (Raĝastano)
Sri Ganganagar (Raĝastano)
DEC
Sri Ganganagar
Sri Ganganagar
Situo de Sri Ganganagar
Sri Ganganagar (Barato)
Sri Ganganagar (Barato)
DEC
Sri Ganganagar
Sri Ganganagar
Situo de Sri Ganganagar

Map

vdr

Sri Ganganagar, laŭ (hindie श्री गंगानगर, panĝabe ਸ੍ਰੀ ਗੰਗਾਨਗਰ) estas laŭplana urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en la plej norda parto de subŝtato Raĝastano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La urbego estas nomita laŭ maharaĝo Shri Ganga Singh Bahadur kaj ankaŭ estas konataj kiel "la manĝokorbo da Raĝastano" kaj "Verda distrikto de Raĝastano".

Instituto de Sri Ganganagar

Demografio[redakti | redakti fonton]

Sri Ganganagar havis populacion de 282 271 en 2021 kun legopovo de 70%, kiu estas signife pli alta, ol la nacia averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sri Ganganagar situas en Dezerto Tar 163 metrojn super la marnivelo en proksimeco de Pakistano. Proksime fluas irigacia kanalo. Abohar troviĝas 39, Hanumangarh 54, Batinda 107, Sirsa 120, Ĉuru (Raĝastano) 211, Bikaner 220, tutlanda ĉefurbo Delhio 355, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 384, Mumbajo 1224, Kolkato 1660 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Sri Ganganagar estis establita fare de maharaĝo en:Ganga Singh. Sri Ganganagar estas unu el la unuaj bone planitaj modernaj urboj de Barato; laŭdire imitita laŭ Parizo. Ĝi estas dividita en kvartalojn kaj komercan areon. En 1899-1900 ĉe Bikaner malsatkatastrofo okazis. Por solvi tiun problemon maharaĝo Ganga Singh farigis irigacian kanalon. Finfine ĝi konstruiĝis inter 1925-1927. La plano por Sri Ganganagar same tiam estis farita.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio de Sri Ganganagar baziĝas sur agrikulturo, ĝiaj ĉefaj kultivaĵoj estas tritikoj, mustardoj kotonoj kaj sukerkanoj, iomete hortikulturo. Nature la industrio estas bazita sur la agrikulturo.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Sri Ganganagar la oficiala lingvo estas la hindia kaj en:Rajasthani languages, sed oftas ankaŭ en:Bagri language.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Sri Ganganagar vivas hinduoj (73%) kun sikistoj (24%) kaj islamanoj (3%), iomete ankaŭ aliaj, eĉ sektoj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Sri Ganganagar la plej altgrada eduko okazas en altlernejo, instituto kaj akademio.

Stacidomo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Sri Ganganagar kuras tri fervojaj linioj kaj kvin vojoj, fine unusola flankovojo. La plej proksima flughaveno funkcias en Lalgarh proksime al Ĉuru. Enurbe oftas la rikiŝoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Sri Ganganagar varias inter ekstremaj limoj. La somera temperaturo atingas 50 °Celsius kaj vintra temperaturo malaltiĝas ĝis la frostopunkto. La averaĝa temperaturo varias inter 18-33 °C. La meza jarpluvo estas nur 303 mm. Inter junio-septembro pli ofte pluvas, en la cetraj monatoj apenaŭ.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • kiel fondita urbo en la 20-a jarcento, historiaj konstruaĵoj ne ekzistas
  • pluraj preĝejoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans