Spartak Miŝulin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spartak Miŝulin
Persona informo
Naskonomo Спартак Васильевич Мишулин
Naskiĝo 22-an de oktobro 1926 (1926-10-22)
en Moskvo
Morto 17-an de julio 2005 (2005-07-17) (78-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo korinfarkto
Tombo Vagankovo-tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Familio
Infano Karina Mishulina
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Spartak MIŜULIN (ruse Спартак Мишулин; naskiĝis la 22-an de oktobro 1926 en Moskvo; mortis la 17-an de julio 2005 en Moskvo) estis aktoro de Rusio.

Post studado en artileria lernejo en Anĵero-Sudĵensko li estis kondamnita laŭ denunco kaj pasigis kelk jarojn en malliberejo. Post liberiĝo li laboris en kulturdomoj de vilaĝoj Brusovo kaj Udomlja de Tverja provinco. Kvankam li ne trapasis ekzamenon en ŝtata instituo de teatra arto, li laboris el la dramaj teatroj de Tverj kaj Omsk en la 1950-aj jaroj. En 1960, post gastroloj de Kalinina teatro en Moskvo, li estis invitita samtempe en tri ĉefurbajn teatrojn - Lenkom, Centralan teatron de Sovetia armeo kaj Teatron de Satiro. Elektinte Teatron de Satiro, li laboris tie ĝis fino de la vivo.

Spartak Miŝulin estis popularega aktoro. Li ludis en pli ol 30 filmoj kaj plenumis dekojn da roloj en teatro. Rusiaj spektantoj konas lin laŭ roloj en filmoj "Apartenaĵo de la respubliko", "Blanka dezerta suno", "Homo de Bulvardo de Kapucinoj", "Privata detektivo, aŭ Operacio 'Koopero'" k. a.

Fine de junio de 2005 Miŝulin trafis en kardiologian centron pro kora malsano.


La artikolo estas farita laŭ informo de Novaĵoj el Rusio Arkivigite je 2006-04-13 per la retarkivo Wayback Machine