Social Movement Studies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Social Movement Studies
periodaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldonejo Routledge
vdr

Social Movement Studies: Journal of Social, Cultural and Political Protest estas sociologia faka revuo en la angla pri sociaj movadoj. Ĝi kreiĝis en 2002 kaj aperas ses fojojn jare eldonita de Routledge. Sia enhavo entenas ne nur esplorojn pri sociaj movadoj, sed ankaŭ la studon de protestoj kaj de kolektiva agado, inkluzive de recenzoj de libroj pri tiaj temoj el interfaka aliro. Inter ili, foje aperis ankaŭ informojn pri la Esperanto-movado, kiel ekzemple recenzon pri la libro de Roberto Garvía "Esperanto and its rivals".[1]

Ĝi estas indeksita en Social Sciences Citation Index, Current Contents/Social & Behavioral Sciences, kaj Scopus.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Esperanto and its rivals: the struggle for an international language." Social Movement Studies, 16(3), pp. 380–381.