Snapchat

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Snapchat
komputilreta servo • social media app • tujmesaĝila kliento • poŝtelefona aplikaĵo • online community • tre granda Interreta platformo
Lando Usono
Retadreso snapchat.com
Lingvo(j) Multaj
Posedanto Snap Inc.
vdr

Snapchat estas tujmesaĝilo kaj socia retejo, fondita en 2011 de Evan Spiegel, Bobby Murphy kaj Reggie Brown. Ĝi estas konata pro distingiloj, kiel ekzemple jenaj: Senditaj aŭ afiŝitaj bildoj kaj videaĵoj aŭtomate malaperas post certa tempo; ili estas fareblaj per diversaj "lensoj" (t. e. bildmodifiloj) kaj krome – antaŭ sendado aŭ afiŝado – provizeblaj per interalie teksto, muziko kaj etikedoj (ekzemple pri la loko). Bildojn kaj videaĵojn uzanto povas sendi al aliaj uzantoj kaj/aŭ afiŝi en "Story" (t. e. rakonto) kaj/aŭ en la "Snap Map" (t. e. momentfota mapo montranta neprecize la geografian lokon de uzanto). Plia funkcio estas tio, ke uzanto povas konversacii kun babilroboto surbaze de ChatGPT. Snapchat estas precipe populara ĉe junaj homoj. En la unua kvaronjaro de 2022 Snapchat havis 363 milionojn da ĉiutage aktivaj uzantoj tutmonde.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]