Sjoerd Bosga
Sjoerd BOSGA estas nederlanda esperantisto, kiu de pluraj jaroj loĝas en la urbo Västerås de Svedio. Inter la jaroj 1999[1] kaj 2001 li estis la prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Daŭre li engaĝiĝas en Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kaj ĝis 2009 estis ties kasisto.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- artikolo de li en Internacia Pedagogia Revuo 2004-3 (esperantlingve)
- lia doktoriga tezo de 1997 en la Teknologia Universitato Eindhoven (angle)
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ gazetara komuniko de UEA pri la elekto de la TEJO-estraro en 1999[rompita ligilo]