Sistemo de Neptuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Per sistemo de Neptuno oni kutime celas la regionon de la sunsistemo sub la rekta gravita influo de la planedo Neptuno; ĝi inkluzivas ties lunaron, ringoj kaj magnetosfero.

Grando[redakti | redakti fonton]

La grandecon de la sfero, kie la gravita influo de Neptuno superas tiun de la Suno, egalas la tiel nomata radiuso de Hill, kiu valoras

Malgraŭ la neprecizeco kaŭzita de la gravita influo de la aliaj sunsistemaj ĉielkorpoj, kaj ĉefe Jupitero, tiu ĉi kvanto egalas la distancon el Neptuno maltrans kiu la gravita forto de la planedo superas tiun de la Suno.

Ĉiu ĉielkorpo aŭ objekto, kiu konstante situas interne de la ĉi-supre difinita sfero, necese orbitas ĉirkaŭ Neptuno.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La sistemon de Neptuno konsistigas:

Aliaj ĉielkorpoj povas de tempo al tempo eniri kaj eliri la sistemon de Neptuno, sen ke ekestiĝu daŭropova gravita ligo al la ĉefplanedo, danke al propra rapido. Povas temi ekzemple pri kometojasteroidoj kies orbitoj sekcas tiun de Neptuno, sed ankaŭ pri artefaritaj kosmoesploriloj.

Ĉefaj objektoj[redakti | redakti fonton]

Jenas listo de la dek ĉefaj objektoj en la sistemo de Neptuno, aranĝitaj laŭ maso.

Objekto Distanco el Neptuno Diametro Maso Malkovro
Suno VIII Neptuno - 49 528 km 1,0244 × 1026 kg 1000 1846
Neptuno I Tritono 354 800 km 2700 km 21,4 × 1021 kg 0,2089 1846
Neptuno VIII Proteo 117 647 km 436×416×402 km 50 × 1018 kg 0,0005 1989
Neptuno II Nereido 5 513 400 km 340 km 31 × 1018 kg 0,0003 1949
Neptuno VII Lariso 73 548 km 208×178 km 4,90 × 1018 kg 0,0000 1981
Neptuno VI Galateo 61 593 km 158 km 3,70 × 1018 kg 0,0000 1989
Neptuno V Despino 52 256 km 148 km 2,10 × 1018 kg 0,0000 1989
Neptuno IV Talaso 50 075 km 80 km 0,37 × 1018 kg 0,0000 1989
Neptuno III Najado 48 227 km 58 km 0,19 × 1018 kg 0,0000 1989
Neptuno XIII Nezo 48 387 000 km 60 km 0,09 × 1018 kg 0,0000 2002

Esplorado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esplorado de Neptuno.

Nur unu artefarita kosmoesplorilo inte vizitis la sistemon de Neptuno: temis pri la usona sondilo Voyager 2, kies vojaĝo al la interstela spaco daŭre progresas nuntempe.