Sinagogo de Vítkovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinagogo de Vítkovice
ĉeĥe: Synagoga ve Vítkovicích
sinagogo
Sinagogo sur bildkarto komence de la 20-a jarcento
Oficiala nomo: Synagoga ve Vítkovicích
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Vítkovice
Historia regiono Silezio
Situo Sinagogo de Vítkovice
 - koordinatoj 49° 48′ 47″ N 18° 16′ 17″ O / 49.81306 °N, 18.27139 °O / 49.81306; 18.27139 (mapo)
Arkitekto Felix Neumann
Stilo templa stilo
Konstruado -
 - komenco 1907
 - konsekro septembro de 1911
Uzado 1939 forbruligita
Pereo 1941 detruita
Religio judismo
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Synagogue in Vítkovice
Portalo pri Ĉeĥio
Sinagogo en Vítkovice ekzistis inter la jaroj 1911 ĝis 1939.

Sinagogo en Vítkovice situis en Ostrava-Vítkovice ekde la jaro 1911 ĝis 1939.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo de la sinagogo estis lokigita sur angulo de stratoj Schuster (hodiaŭ Halasova) kaj Rosseger (hodiaŭ Kutuzova) proksime de Placo de Jiří z Poděbrad. La parcelon aĉetis Juda templa kompanio en Vítkovice (fondita en la jaro 1901). La templo estis konstruita en la jaro 1907 kaj solenan konsekron ĝi ĝisatendis en septembro de 1911. Pri la konstruaĵo meritis faranto de ostrava juda komunumo Leopold Rufeisen, finance kontribuis ankaŭ ferfabriko Vítkovice.

La parcelo ne havis adresan numeron, la templo estis memstare situanta ĉambrega duetaĝa konstruaĵo kun dimensioj 26 x 17 m, kun duopo de turoj sur fasado. En la konstruadon de najbara junulina urba (hodiaŭ baza) lernejo ĝi principe validiĝis en vido de Polní strato kaj kiel loka dominaĵo. La sinagogo celis milde al nordoriento per sanktejo, rilate al donita spaca situacio. Felix Neumann, kiu partoprenis en planado kaj konstruado de la sinagogo, uzis eklektikajn historiigantajn elementojn.

En la jaroj 1924 kaj 1926 la kupolo super la ĉambrego trairis tra reguligo fare de konstruisto Žibřid Liebermann. La sinagogon en Vítkovice nazioj bruligis la 24-an de majo 1939, la fajro tute estingiĝis nur la 5-an de junio 1939. La ruinoj de la konstruaĵo estis forigitaj ĝis la jaro 1941, kiam la parcelo estis ŝanĝita en ludejon de la najbara lernejo. Tiel ĝi servas ĝis hodiaŭ.

Simila sorto atendis ankaŭ la vizitantojn de la templo. Sub rekta gvidado de nazio Adolf Eichmann estis en novembro de 1939 transportitaj 1223 judaj viroj ĝis Nisko. Sekvis pluaj vojaĝoj al koncentrejoj. El la devenaj dek mil loĝantoj de la juda deveno dum la dua mondmilito ok mil pereis. En la urbon revenis post la milito ĉirkaŭ kvin cent supervivintoj, el kiuj plimulto forveturis al Israelo. Hodiaŭ en Ostrava anoncas sin al la juda deveno nura kvindeko da homoj...

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.