En la pakistana urbo Lahore okazis tri eksplodoj, sekve de kio pereis 35 kaj vundiĝis pli ol 180 homoj. Viktimoj de tri kamikazoj iĝis ŝijaistoj, partoprenintaj la funebran procesion en la mortotago de la unua ŝijaisma imamoAli ibn Abi Talib.
En la mozambika ĉefurbo Maputo okazis interpuŝiĝoj inter polico kaj manifestantoj, kiuj protestis kontraŭ plialtigo de la manĝoprezoj. Almenaŭ 6 homoj estis mortigitaj kaj 11 metitaj en malsanulejojn.
La polico de Palestina aŭtonomio arestis en la ĉirkaŭaĵoj de la urbo Hebron pli ol 200 supozataj anoj de Hamaso. Oni esperas tiele kapti spurojn de la atakintoj, mortigintaj antaŭtage kvar israelanojn.
Oni sciigas, ke en Volgograda provinco (Rusio) incendio jam damaĝis (plene aŭ parte) ĉirkaŭ 400 domojn. Pereis 2, vundiĝis 19 kaj estis translokigitaj pli l 700 loĝantoj.
Soldatoj eltrovis la ranĉon de drogvendistoj en la meksika subŝtato Nuevo León kaj rezulte de sekvinta interpafado 25 banditoj estis mortigitaj.
En Pakistano okazis kelkaj teroraj agoj. En la urbo Mardankamikazo eksplodigis sin apud moskeo, sekve de kio unu homo pereis kaj kelkaj estis vunditaj. En la urbo Peŝavaro rezulte de la eksplodo de bombo apud patrola aŭto estis vunditaj tri policanoj. En la urbo Quetta dum la manifestacio de la lokaj ŝijaistoj, dediĉita al la internacia tago de la solidareco kun palestinanoj, okazis eksplodo, sekve de kio pereis almenaŭ 43 homoj.
Matene en la urbo Huĝando (Taĝikio) la aŭto, ŝarĝita je eksplodaĵo kaj gvidata de du kamikazoj, trafis la domon de la Regiona administracio pri batalo kontraŭ organizita krimaro kaj eksplodiĝis. Du oficiroj pereis, 25 estis vunditaj.
Je 18:30 (loka horo) en la afgana urbo Kunduzokamikazo en motorciklo eksplodigis sin apud la viandovendejo, en kiu aĉetumis policanoj. Tri policanoj kaj kvar ordinaraj loĝantoj (inkluzive unu infanon) pereis, 17 estis vunditaj.
En la piedestalo de la fama soveta skulptaĵo Laboristo kaj Kolĥozanino estis malfermita la samnoma muzea-ekspozicia centro, en kvar etaĝoj de kiu je areo 3200 metroj kvadrataj dislokiĝis la muzeo de la skulptistino Vera Muĥina kaj arkitekto Boris Iofan kaj kelkaj ekspoziciaj haloj.
Je 8:55 (loka horo) en la urbo Maĥaĉkalo (Dagestano, Rusio) estis eksplodigita la aŭto de la respublika ministro pri nacia politiko Bekmurza Bekmurzajev. La ministro kaj du aliaj homoj estis metitaj en malsanulejon, stiristo pereis.
Matene je 30 km okcidenten de la urbo Christchurch (Nov-Zelando) okazis la tertremo je forto je 7,4 gradoj laŭ la skalo de Richter. Poste sekvis pliaj puŝoj je forto je 5,7 gradoj. Rezulte de tio estiĝis multaj damaĝoj, du homoj estis vunditaj. Lokaj aŭtoritatoj dekaris la esceptostaton.
Dum la aviadspektaklo apud la urbo Nurenbergo (Germanio) la malpeza biplano falis sur la amason da spektantoj. Unu homo pereis, 20 estis vunditaj, el kiuj 5 grave.
Je 01:00 (loka horo) kamikazo en la aŭto, ŝarĝita je ekdplodaĵo, trafis tendaron de la 136-a motorpafista brigado ĉe la rando de la urbo Bujnaksk (Dagestano, Rusio). Gardistoj pafmortigis la stiriston kaj pro tio la aŭto ne penetris plu. Sekve de la eksplodo, la forto de kiu estis ĝis 100 kg je TNT-ekvivalento, pereis 3 kaj estis vunditaj 39 homoj.
En Moldavio komenciĝis la tutlanda referendumo pri starigo de la rekta tutnacia elektado de prezidanto.
Oni sciigas, ke la prezidanto de ĈeĉenioRamzan Kadirov fondis la specialan stabejon por interpacigo de sangovenĝuloj kaj alvokis ilin repaciĝi dum Ramadano. Laŭ lia informo, en la respubliko nun estas 56 tiaj homoj.
Kamikazo en la aŭto, ŝarĝita je eksplodaĵo, trafis la polican postenon en la urbo Lakki Marwat (Pakistano). Pereis 14 kaj estis vunditaj 34 homoj.
En la referendumo, okazinta antaŭtage en Moldavio, voĉdonis nur 29,7 % de elektantoj, dum la minimuma limo egalas al 33 %. Sekve de tio ĝi estis deklarita nesukcesinta.
Grupo da armitaj homoj atakis prizonon en la niĝeria urbo Bauchi kaj liberigis ĉirkaŭ 800 prizonulojn, plejparto da kiuj estis islamismaj ekstremuloj. Rezulte de interpafado du gardistoj estis mortigitaj kaj ses grave vunditaj. Oni supozas, ke temas pri la atako de la radikala sektoBoko Haram, kiu okazigis serion da teroraj agoj en julio 2009.
Posttagmeze inter du kaj kvar krimuloj penetris la ŝuofabrikon en la urbo San Pedro Sula (Honduro) kaj pripafis per Kalaŝnikov-mitraletoj troviĝintajn tie laboristojn. 15 homoj el 23 estis murditaj, aliaj vunditaj.
El la iraka prizono Karh, situanta apud la bagdada flughaveno, fuĝis 4 prizonuloj, ligitaj al la terorisma grupo Al-Kaida. Du aliaj estis kaptitaj kiam ili ekprovis fuĝi.
En la somalia ĉefurbo Mogadiŝo okazis du teroraj agoj, fare de kamikazoj, eksplodigintaj siajn aŭtojn en la flughaveno. Pereis kelkaj pacigistoj de AMISOM, kiu gardas ĉi tiun objekton.
Je 11:40 (moskva tempo) en la urbo Vladikavkaz (Nord-Osetio, Rusio), ĉe la enirejo de la Centra bazarplaco, kamikazo eksplodigis sin en la aŭto ŝarĝita je 30-40 kg de TNT-ekvivalento. Pereis 17 (inkluzive de la murdisto) kaj estis vunditaj 161 homoj.[1] Poste la kvanto de mortintoj atingis 19.[2]
Barata registaro anoncis pri la planoj organizi tutlandan kastancenson en 2011. La antaŭa kasta censo okazis en 1931, ankoraŭ en la konsisto de la Brita imperio.
Ĉe la afgana-taĝika limo ĉe la rivero Pjanĝo okazis la batalo inter taĝikaj limgardistoj kaj afganaj islamistoj, kiuj provis penetri Taĝikion. La batalo daŭris preskaŭ diurnon kaj finiĝis je la nokto de la 10-an al la 11-an de septembro. Pereis almenaŭ 20 el 40 islamistoj kaj 1 limgardisto.[3]
En Turkio okazis la tutnacia referendumo pri korektado de la konstitucio. Ĉirkaŭ 60 % de voĉdonintoj aprobis ŝanĝojn, iniciitajn de la Partio de juesteco kaj evoluo, gvidata de la ĉefministro Recep Tayyip Erdoğan. Entute voĉdonis 73,3 % elektantoj (ĉirkaŭ 38 milionoj da homoj).[8]
Finiĝis la specoperacioj en la urbo Maĥaĉkala (Dagestano) kaj la vilaĝo Komsomolskoje (Ĉeĉenio, Rusio). En Maĥaĉkala estis mortigitaj 10 batalantaĉoj, en la vilaĝo — tri. Pereis du kunlaborantoj de ŝtataj specialaj organoj.[10]
La Ministerio pri ekonomio kaj financoj de Hispanio aprobis la nuligon de la ŝuldo de Respubliko Kongo je 224 milionoj da eŭroj. Tio okazis kadre de la Ŝulda iniciato (angleHighly Indebted Poor Countries), lanĉita en 1996.[11]
La Senato de Francio aprobis la projekton dee la leĝo, malpermesanta al virinoj surhavi en publikaj lokoj ĉadoron, nikabon kaj burkon. Por voĉdonis 246 deputitoj, kontraŭ — 1. Ĝi ekvalidos post ses monatoj, se ĝi ne estos apelaciita en la Konstitucia konsilio de Francio dum 10 tagoj.[12]
La sekretario de la Nacia sendependa balotkomisiono de Gvineo deklaris, ke la elimina rondo de la prezidanta balotado, kiu devis okazi la 19-an de septembro, estos prokrastita. Oni faris tion post sangaj interpuŝiĝoj, okazintaj la 11-12-an de septembro en la ĉefurbo Konakrio.[14]
Oni sciigas, ke la israela polico arestis ĉirkaŭ 400 braclavajnĥasidojn, revenintaj post pilgrimado al la tombejo de la cadikoNahman, fondinto de ties doktrino, situanta en la urbo Uman (Ukrainio). 91 pilgrimuloj estas suspektataj pri deflankiĝo de la deviga militservo, aliaj havas nepagitajn kreditojn kaj ŝuldojn.[16]
Ĉirkaŭ 18:00 (loka horo) okazis la interpuŝiĝo de du trajnoj apud stacidomo de la urbo Arlon (Belgio), sekve de kio vundiĝis inter 30 kaj 40 homoj, plejparte negrave.[17]
AFP sciigas, ke senstiristaj aviadiloj de Usono lanĉis sep raketojn en la nord-okcidenta parto de Pakistano, sekve de kio estis mortigitaj almenaŭ 11 islamistaj batalantoj.[18] La pakistana 24-hora televidkanaloDawn News, referencanta al reprezentantoj de sekretservoj, asertas, ke matene rezulte de tri atakoj estis mortigitaj almenaŭ 14 kaj antaŭtage — almenaŭ 15 batalantoj.[19]
Irana ministro pri eksterlandaj aferoj Manuĉehr Mottaki anoncis en preskonferenco, ke Irano planas vastigi kunlaboron kun la najbara Armenio, interalie pri energiaj kaj transportaj projektoj.[20]
La granda ŝtormo trafis vespere Nov-Jorkon (Usono). La rapido de la vento atingis 45 metrojn hore. Plej gravaj damaĝoj okazis en Kvinzo, Bronkso kaj Staten-Insulo. Pli ol 30 miloj da urbanoj seniĝis je elektroprovizado (el ili 27 mil — en Kvinzo). Pereis unu homo, sur aŭton de kiu falis arbo.[21]
En la centro de Moskvo (Rusio) estis pafvunditaj la plej influhava rusia krimulestro (ŝtelisto en leĝo) Aslan Usojan laŭ la kromnomo Ded Ĥasan (esperanteAvo Ĥasan) kaj ties korpogardistoArtur Bagramjan. La malsanulejon de Botkin, en kiu ili estis metitaj, gardas milicanoj el la speciala taĉmento.[23]
En Turkio, apud la vilaĝo Geĉitli eksplodis sur la mino pasaĝera aŭtobuso, kiu veturis al la urbo Hakari. Pereis almenaŭ 8 homoj. Verŝajne temas pri la terora ago de la PKK.[24]
Nova serio de etnaj kontraŭstaroj en sud-okcidenta Kirgizio, en la urbo Uzgen. Etnaj uzbekoj protestas kontraŭ forpreno de armiloj en uzbekaj vilaĝoj fare de kirgiza polico.
En Bagdado (Irako) kamikazo eksplodigis sin apud la rekrutejo de la iraka armeo. Pereis 41 kaj estis vunditaj 212 homoj.[26]
Je 14:05 en la fervojstacio Obozerskaja de la Norda fervojo (Arĥangelska provinco, Rusio) lokomotivo trafis pasaĝeran trajnon, veturintan el Moskvo al Severodvinsko. Oni supozas, ke kulpas la difektiĝo de bremsoj. Vundiĝis 8 pasaĝeroj.[27]
En la urbo Batticaloa (Srilanko) apud policejo eksplodis la kamiono kun eksplodaĵo, destinita por konstruaj laboroj. Pereis almenaŭ 60 homoj, plejparte — policanoj. Reprezentantoj de la ministerio pri defendo asertas, ke temas pri akcidento — ne terora ago.[28]
En la centro de Londono estis arestitaj kvin homoj, suspektitaj pri preparado de la atenco kontraŭ la papoBenedikto la 16-a, kies vizito en Brition komenciĝis antaŭtage. Temas pri elmigrintoj el arabaj landoj.[29] Vespere estis arestita la sesa suspektito.[30]
Aĥmed Zakajev, nomanta sin ĉefministro de Iĉkerio, estis kaptita kaj pridemandita de la polico en Varsovio (Pollando) post kiam li alvenis la landon por partopreni la Tutmondan ĉeĉenan kongreson. Ekde 2002 Zakajev loĝis en Londono, evitante juĝproceson kontraŭ li en Rusio laŭ akuzoj pri terorismo, mortigoj ka.[31]
En Afganio je 7:00 (loka horo) komenciĝis la parlamenta balotado. Talibanoj konsilis al afganoj ne partopreni ĝin, ĉar tiutage balotejoj povas esti pripafitaj.[35] Vespere Talibanoj sciigis, ke ili faris dum la tago pli ol 150 atakojn. Laŭ oficialaj informoj pereis 14 homoj, inkluzive de 3 policanoj. Voĉdonis ĉirkaŭ 40 % de elektantoj. Por 249 lokoj en parlamento konkuris ĉirkaŭ 2500 kandidatoj.[36]
Forpasis José Antonio Labordeta, politikisto, poeziisto, kantaŭtoro kaj televidkondukisto kiu luktis pro la libereco en Hispanio kaj en Aragono, la regiono kie li loĝis. Li estis 75-jaraĝa.
En Raŝta distrikto de Taĝikio je ĉirkaŭ 12:30 (loka horo) estis pripafitaj du aŭtoj kun 75 militistoj, direktintaj al la urbo Raŝto tra la interkrutejo Komarob. Pereis 23 homoj, inkluzive 5 oficirojn. La taĉmento serĉis prizonulojn-islamistojn, kuj fuĝis el Duŝanbeo je la nokto al la 23-an de aŭgusto. Laŭ oficialaj informoj la atakon okazigis gerilaj komandestroj Abdullo Rahimov (laŭ la kromnomo Mullo Abdullo) kaj Allovidin Davlatov.[37][38][39]
Kolombiaj aŭtoritatuloj sciigis, ke la armeo mortigis 22 batalantojn de FARC dum la batalo, okazinta apud la urbo San Miguel, ĉe la limo kun Ekvadoro.[40]
Ĉiuj ses purigistoj-nordafrikanoj, arestitaj en Londono pro akuzo pri la intenco atenci la papon Benedikto la 16-a, estis liberigitaj. Evidentiĝis, ke ili nur ŝerĉe pridiskutis eblon pafmortigi la papon kaj hazarda aŭskultanto (ankaŭ purigisto) denuncis tion al polico.[41]
Nekonatoj pripafis turistan buson apud la moskeoĜama-Masĝid (Delhio, Barato). Du alilandaj turistoj estis vunditaj. La respondecon preni al si la islamisma grupo Hindiaj muĝahidoj.[43]
En Ŝala distrikto de Ĉeĉenio (Rusio), en arbaro apud la vilaĝo Agiŝti okazis eksplodo, sekve de kio vundiĝis tri milicanoj.[44]
Associated Press sciigas, ke la tajfunoFanapi senigis je elektroprovizado 170 milojn da tajvananoj kaj haltigis surteran kaj aeran trafikojn. La rapido de la vento atingis 162 kilometrojn hore. Vundiĝis 45 kaj estis translokigitaj 6 miloj da homoj.[45]
Ĉirkaŭ 10:10 (loka horo) en la okcidenta kaj norda partoj da Bagdado (Irako) okazis du eksplodoj per aŭtoj, ŝarĝitaj je eksplodaĵoj. Sekve de tio pereis almenaŭ 21 homoj.[26]
Kamikazo eksplodigis sin antaŭ la prezidanta rezidejo en Mogadiŝo (Somalio). Estis vunditaj du militistoj de AMISOM. Laŭ oficialoj informoj temas pri teroristo el la islamisma grupo Al-Ŝabab.[46]
Matene en la barata subŝtato Madhja-Pradeŝo la ŝargtrajno trafis la haltintan en fervojstacio pasaĝeran trajnon. Pereis almenaŭ 13 kaj estis vunditaj ĉirkaŭ 50 homoj.[48]
La Usona Senato rifuzis la leĝoprojekton, laŭ kiu gejoj kaj lesbaninoj, servantaj en la Usona armeo, kaŝu sian seksan identecon. Por abolicio de la regulo, starigita en 1993 kaj konata kiel don't ask, don't tell (ne demandu, ne rakontu), esprimis sin 56 senatanoj (necesis 60), kontraŭ — 43.[49]
Svisa registaro unuan fojon kun virina plimulto: Per la hodiaŭa elektiĝo de Simonetta Sommaruga kaj Johann Schneider-Ammann al la Federacia Konsilio de Svislando, Svislando kiel unua lando de la mondo estas regata per plimulto da virinoj. Ĉar ankaŭ la oficoj de la Federacia Prezidanto, de la Federacia Kanceliero, de la prezidanto de la Nacia Konsilio kaj de la prezidanto de la Konsilio de la Kantonoj estas plenumigitaj de virinoj, Svislando momente estas komplete sub virina regado.[53]
En la kvartalo Silvan de Jerusalemo 32-jara palestinano estis mortpafita de israelano, aŭton de kiu blokis kaj ŝtonĵetis araboj. La mortigita atakinto havis tranĉilon kaj ŝraŭbturnilon, kaj antaŭe estis juĝata pro krimoj. Post tio ekflamis tumultoj kaj interpuŝiĝoj kun la polico. Vundiĝis unu policano.[57]
Oni sciigas, ke la ŝtata ŝuldo de Germanio en la unua duono de 2010 atingis la rekordan nivelon — 1,721 triliono da eŭroj. Kompare al 2009 ĝi kreskis je 29,6 miliardo da eŭroj (1,7 %).[58]
Je la nokto de la 22-a al la 23-a septembro nekonatoj pripafis el grenadĵetilo la domon de la ĉefministro de AbĥazioAleksandr Ankvab en la vilaĝo Liĥni (Gudauta distrikto). La politikisto estis vundita en manon kaj kruron.[60]
Vespere, dum la okazigo de la speciala operacio kontraŭ kvar teroristoj, blokitaj en la domo en la strato Magistralnaja en la ubo Maĥaĉkala (Dagestano, Rusio), eksplodigis sin kamikazo, kiu provis eniri milican kordonon, ĉirkaŭintan tiu ĉi lokon. 40 homoj estis vunditaj. Ĉiuj teroristoj estis mortigitaj.[62]
Vespere koliziis du pasaĝeraj trajnoj en la fervojstacio Bir El-Bej, situanta je 30 km sude de la tunizia ĉefurbo Tunizo. Pereis almenaŭ 1 kaj vundiĝis almenaŭ 57 homoj.[63]
Rumanajpolicistoj aliĝis al la protestado kontraŭ la anoncita de la registaro plano pri redukto de ŝtataj elspezoj. Unuaj interpuŝiĝoj kun polico okazis la 22-an de septembro, kiam protestantoj provis penetri la registaran rezidejon. Tiam protestadon partoprenis ĉirkaŭ 10 miloj da homoj.[64]
La prezidanto de KosovoFatmir Sejdiu eksiĝis, ĉar la 24-an de septembro la Konstitucia tribunalo de Kosovo decidis, ke la prezidanto ne rajtas samtempe esti la partiestro. Pli malfrue kun denunco pri tio al la tribunalo skribis 32 deputitoj. La prezidantajn devojn plenumas la prezidanto de la parlamento Jakup Krasniq.[66]
PSUV, estrata de la venezuela prezidanto Hugo Chávez, gajnis la parlamentan balotadon. Ĝi kune kun aliancanoj ricevos almenaŭ 93 lokojn el 165. La opozicia Demokratia unuiĝo ricevos almenaŭ 59 lokojn, kio konsideratas granda sukceso.[67]
La rusia prezidanto Dmitrij Medvedev subskribis la ukazon pri antaŭtempa ĉesigo de la plenpovoj de la moskva urbestro Jurij Luĵkov pro "perdo de la prezidanta konfido". Li okupis tiun postenon de 1992 kaj estis la unua guberniestro de la lando, demisiigita kun tiu ĉi formulo.[69]