Saltu al enhavo

Schola Medicinalis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Schola Medicinalis estis la unua memstara medicina altlernejo en Hungara reĝlando, en Eger. Laŭ kelkaj hungaraj fontoj ĝi estas en nuntempa senco universitato.

Memortabulo pri Ferenc Markhot

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1769 Ferenc Markhot establis kun János Dániel Perliczy la unuan memstaran lernejon (fakultaton) por kuracistoj (latine Scola Medicinalis) en domo de funkcianta hospitalo. Pli frue en 1751 Perliczy faris planon pri medicina universitato. En la unua jaro la lernejo havis 10 studentojn. Ili lernis ne nur teorie, sed ankaŭ praktike en la hospitalo. Pli frue en 1670 ekfunkciis la unua hungara medicina fakultato en Reĝa Universitato de Nagyszombat, sed samloke jam pli frue ankaŭ aliaj fakultatoj funkciis. Tial la reĝo malpermesis doni la universitatan rajton al Eger, eĉ ĝi estis malpermesita en 1775 fare de Maria Tereza de Aŭstrio. La Habsburga kortego opiniis, ke la hungaroj meritas nur solan universitaton. Tamen poste Markhot instruis la komencantajn kuracistojn sekrete. Fine la studentoj akiris diplomon en la Reĝa Universitato post mallonga lernado.

Domo de Ferenc Markhot en Eger

Fontoj[redakti | redakti fonton]