Schloß Kostenitz (novelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Schloß Kostenitz (laŭvorte: Kastelo je Kostenitz) estas germanlingva novelo de la auŝtra verkisto Ferdinand von Saar. Ĝi estiĝis en 1892; la kastelonomo estas fikcia. Oni povas interpreti ĝin kvazaŭ orakola adiaŭo al la liberalisma erao en la Danuba monarkio kaj tiel ĝi estas ankaŭ historie interesa.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Barono de Günthersheim retiriĝas kun sia pli juna (sed politike pli konservativa) edzino - ŝi ŝatas legi, pianludi kaj pentri - sur sian kamparbienon ie en Bohemujo. La opozicio kontraŭ la reakcia politiko de Klemens von Metternich kaj la simpatioj kun la revolucio de 1848 devigis lin forlasi la ŝtatajn servojn. Tamen la ĉiutaga politiko revenas al li, kiam dragonregimento - kies alilokigo implicite antaŭdiras la proksiman konfrontiĝon kun Prusio - estas movita en la najbaran vilaĝon. La kavalerio devas gastiĝi en la kastelo, la oficiroj en komfortaj loĝejoj. La novelo atingas sian pinton, kiam grafo Poiga-Reuhoff, komandanto de la rajdistoj, alproksimiĝas volupte al Klothilde, la juna edzino de la barono. Kvankam ŝi ne cedas al la grafaj kisadimpetoj, ŝi tamen ne povas eviti la memkulpigojn pro nefarado de pli decida repuŝo de la petoleco grafa. Ŝi mem ja pli frue sentis enamiĝon kaj estis observinta lin.

Okaze de admoninterparolo de la ŝokita barono kun la pekinta grafo venas la informo ke la taĉmento jam la sekvan tagon devos forlasi la bienon pro ekmarŝordono. Sed la penton de Klothilde pliagkrigas tifo je kiu ŝi estis infektita eble dum la mallonga ĉirkaŭbrakumo sur benko en la kastelparko fare de la grafo. Klothilde mortas, sed la novelo ankoraŭ mallonge primeditas la maljunecon de Günthersheim, rakontas ties pluajn tagojn kaj eĉ la novan uzon de la kastelo. Tiel la tuto iĝas (netrista) parabolo pri kadukeco. La barono forpasas en la momento de lego de gazetanonco pri la heroa morto de Poiga-Reuhoff sur batalkampo en Italujo.

Do la ĉarma kastelo, kiu iam servu kiel vidvinejo por Klothilde, iĝis loko de malĝojo kaj morto de ambaŭ. Posedantos la komunumo post fino de donita limtempo de 25 jaroj. Sed baldaŭ la tuto estas vendita al industriulo, kiu modernigas ĝin kaj malprenigas paŝo post paŝo ĉion, kio iam valoris por la nun jam forgesitaj antaŭposedantoj, taksante la aĵojn kiĉaj. Eĉ la lasta netuŝita domo Tirolerhaus finfine estas alikonstruota.

Honoro[redakti | redakti fonton]

La skribaĵo nombriĝas al 180 rakontoj de verkoj el Germanlingvio kiujn Marcel Reich-Ranicki taksis indaj eniri la antologion Der Kanon.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Marcel Reich-Ranicki: Der Kanon. Die deutsche Literatur"