Saltu al enhavo

Saul Alinsky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saul Alinsky
Persona informo
Saul David Alinsky
Naskiĝo 30-an de januaro 1909 (1909-01-30)
en Ĉikago
Morto 12-an de junio 1972 (1972-06-12) (63-jaraĝa)
en Karmelo-ĉe-la-Maro
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Zion Gardens (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio judismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Ĉikago Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Saul Alinsky
Profesio
Okupo aktivulo
sindikatisto
homrajta aktivulo
sociologo
verkisto
community organizer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Rules for Radicals vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Saul David ALINSKY (n. la 30-an de januaro 1909 en Ĉikago, Ilinojo - m. la 12-an de junio 1972 en Karmelo-ĉe-la-Maro, Kalifornio) estas konsiderata la patro de t.n. "komunuma organizado" en Usono. Dum la 1930-aj jaroj, Alinsky "organizis" la kvartalon Back of the Yards (Malantaŭo de la Kortoj) en Chicago, kiun famigis la romano de Upton Sinclair, La Ĝangalo, pri la teruraj laborkondiĉoj en la viando-produkta firmao. Dum la "organizado" de alia kvartalo, Woodlawn, li fondis Fondaĵon por Industriaj Areoj (angle Industrial Areas Foundation), kiu trejnis maldekstrulan aktivularon kaj partoprenis en starigo de "komunumaj organizaĵoj" tra Usono. En sia lasta libro Rules for Radicals (Reguloj por Radikaluloj), eldonita unu jaron antaŭ lia morto, Alinsky pritraktis la maldekstrulan generacion de 1960-aj jaroj kaj sian vidpunkton pri tio, kiel organiziĝi por akiri potencon.