Santa Maria (Kalifornio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa Maria
urbo de Usono • ĉarta urbo en Kalifornio
Administrado
Poŝtkodo 93454
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 109 707  (2020) [+]
Loĝdenso 1 809 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 57′ N, 120° 26′ U (mapo)34.951388888889-120.43333333333 [+]
Alto 217 m [+]
Areo 60,654116 km² ( 606 5.4 116 ha) [+]
Horzono UTC-08:00 [+]
Santa Maria (Kalifornio)
Santa Maria (Kalifornio)
DEC
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Santa Maria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Maria, California [+]
vdr

Santa Maria estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Santa Barbara (Kalifornio).

Situo de Santa Maria en Kalifornio kaj en la kantono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Montoj ĉe Santa Maria
ĉeflernejo en Santa Maria

Santa Maria situas sur montetaro en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Limo de Los-Anĝeleso troviĝas 120, la urbocentro 150 mejlojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la nuna Santa Maria la plej frue indianoj vivis. En 1769 hispanoj alvenis, misio estis establita en 1772. En 1850, kiam Kalifornio akiris ŝtatiĝon la riĉa grundo de la areo altiris usonajn terkultivistojn. En 1875 oni fondis setlejon nomatan "Santa Barbara", poste "Grangerville", fine Santa Maria. En 1901 oni trovis petrolojn en la komenco.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo ludas gravan rolon en ekonomio de la grandurbo. Multe laboras en vitejoj, vinfarejoj. Aliaj kultivas fragojn, celeriojn, pizojn, florbrasikojn, spinacojn, brokolojn kaj fabojn. La petrolindustrio ankaŭ nun funkcias.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

El Santa Maria aŭtoŝoseoj kuras al Los Anĝeleso kaj San Francisko. Fervojo same trafikas en la najbara urbeto. En la urbego (kaj al la fervoja stacidomo) aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Santa Maria regas mediteranea klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 8-21 °C. La malvarmo kulminas en decembro averaĝe 3 °C. Jare pluvas po 356 mm. preskaŭ neniam neĝas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio
Mapo pri Kalifornio, kie estas trovebla Santa Clarita en la sudokcidenta parto