Santa Cruz de Moncayo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa Cruz de Moncayo
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50513
Demografio
Loĝantaro 126  (2023) [+]
Loĝdenso 32 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 53′ N, 1° 45′ U (mapo)41.8824297-1.7573346 [+]
Alto 629 m [+]
Areo 3,971939 km² (39 7.1 939 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Cruz de Moncayo (Provinco Zaragozo)
Santa Cruz de Moncayo (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Santa Cruz de Moncayo
Santa Cruz de Moncayo (Hispanio)
Santa Cruz de Moncayo (Hispanio)
DEC
Situo de Santa Cruz de Moncayo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Cruz de Moncayo [+]
vdr

Santa Cruz de Moncayo [santaKRUZ demonKAĝo] estas municipo de Hispanio, en la centra parto de la komarko Tarazona y el Moncayo kies ĉefurbo estas Tarazona, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Santa Cruz de Moncayo estas municipa teritorio en la centra parto de la komarko Tarazona y el Moncayo, kie ĝi okupas tre malgrandan teritorion sude de tiu de Tarazona.

La loĝloko Santa Cruz de Moncayo mem estas je 89 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 4 km de Tarazona, komarka ĉefurbo. Ĝi estas sur 629 msm.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj, certe la kreintoj de la nuna urba kerno, restis tie ĝis 1610 (dato de la forpelo de la moriskoj el Aragono). De la islama epoko devenas granda parto de la reto de irigaciaj kanaletoj kiuj nutras la fruktoĝardenojn kaj ankaŭ la urba strukturo en sia plej antikva parto. La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 sugestas, ke plej verŝajne ankaŭ Santa Cruz de Moncayo estis konkerita de kristanoj samjare.

La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. Ili havis juran entecon propre, kun decidoj fare de la "aljama", islama komunumo, kaj ili rajtis partopreni en la kunsidoj de la konsilantaro.

En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio rezultis en la forigo de centoj da moriskoj el la valo, nome ekonomia kaj demografia krizo, kaj ĝi ne rekuperiĝis de tio ĝis la 18-a aŭ 19-a jarcentoj. Santa Cruz de Moncayo demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Santa Cruz de Moncayo oni malaltiĝis ĝis nunaj 125 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, fruktoĝardenoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj), kaj sekva nutrindustrio (vino, oleo), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]