Sande (Vestfold)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sande
Sande
eksa komunumo de Norvegio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Norvegio
Provinco Vestfold
Provinco 2020-2023 Vestfold og Telemark
Komunumo Holmestrand
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 904  (2019) [+]
Loĝdenso 56 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 59° 36′ N, 10° 12′ O (mapo)59.5936210.20757Koordinatoj: 59° 36′ N, 10° 12′ O (mapo) [+]
Areo 178,33393913191 km² ( 178 33. 393 913 191 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sande (Vestfold)
Sande (Vestfold)
DEC
Sande
Sande
Situo de Sande
Sande (Norvegio)
Sande (Norvegio)
DEC
Sande
Sande
Situo de Sande

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sande, Vestfold [+]
vdr

Sande estas eksa komunumo en la nordo de la provinco Vestfold de Norvegio, kiu la 1-an de januaro 2020 estis integrigita al la antaŭe najbara komunumo Holmestrand. Inter 2020 kaj 2023 la unuigita komunumo apartenis al pli vasta provinco Vestfold og Telemark, kiu post nur 4 jaroj estis remalfondita. La komunuma ĉefloko ĝis 2019 estis samnoma loĝloko Sande. Laŭ la stato de 2019 en la komunumo vivis 9 904 loĝantoj sur areo de 178,33 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 56 loĝantoj/km². La komunuma teritorio ĝis 2019 limis norde al Drammen, oriente al Svelvik, sude al Holmestrand kaj okcidente al Hof. La plej alta punkto de la areo estas la monto Presteslettåsen, 563 metrojn alta. En Sande arkeologie videbliĝis multaj prahistoriaj trovaĵoj, interalie el la ŝtonepoka Nøstvet-kulturo.

pagejo de la eŭropa ŝoseo 18 en Sande


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

historia luterana kirko
la fervoja stacidomo