Sanbenito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kondamnito de la Hispana Inkvizicio kun sanbenito kaj konusforma ĉapo en aŭtodafeo (Goya)

La sanbenito estis vesto komence uzata de la katolikaj pentofarantoj por montri publike ilian pentadon pro siaj pekoj, kaj poste de la Hispana Inkvizicio por signali la kondamnitojn de la tribunalo, pro kio ĝi iĝis simbolo de la infamio.

La sanbenito jam estis uzata de la mezepoka Papa Inkvizicio. En la Manlibro de Inkvizitoroj (1378) Nicholas Eymerich priskribis ĝin kiel tuniko el du ŝtofaj baskoj, unu en la antaŭa kaj la alia en la posta parto, kiel formo de skapulario, sur kiu estis kudritaj ruĝaj krucoj.

La sanbenito kiun uzis la Hispana Inkvizicio estis speco de granda skapulario kun formo je ponĉo. Ĝi estis farita el rektangula ŝtofo kun truo por la kapo.

La sanbenitoj variis laŭ la delikto kaj la puno. La mortkondamnitoj portis nigran sanbeniton kun flamoj kaj kelkfoje demonoj, drakoj kaj simboloj de la Infero, krom konusforma ĉapo. La reakordigitoj kun la Katolika Eklezio, tiuj kiuj konfesis sian herezon kaj pentis, portis flavan sanbeniton kun du ruĝaj jakobaj krucoj. La kondamnitoj je vipado, kiel la ŝajnigantoj aŭ pro la bigamio, portis ŝnuron ĉe la kolo kun nodoj, kiuj indikis la centojn da vipoj kiujn li aŭ ŝi ricevos.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sambenito en la hispana Vikipedio.