Saltu al enhavo

San Miguel del Cinca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Miguel del Cinca
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22413
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 799  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 49′ N, 0° 7′ O (mapo)41.8177777777780.12416666666667 [+]
Alto 225 m [+]
Areo 106,491566 km² (1 064 9.1 566 ha) [+]
San Miguel del Cinca (Provinco Ŭesko)
San Miguel del Cinca (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de San Miguel del Cinca
San Miguel del Cinca (Hispanio)
San Miguel del Cinca (Hispanio)
DEC
Situo de San Miguel del Cinca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Miguel del Cinca [+]
vdr

San Miguel del Cinca [sanmiGEL delZINka] estas municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Meza Cinko (kies ĉefurbo estas Monzón) apartenanta al la suda parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pomar de Cinca.
Estiche de Cinca.
Santalecina.

Ĝia granda municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko Meza Cinko, sude de la teritorio de Monzono, norde de tiu de Alcolea de Cinca kaj okcidente de tiu de Binaced. Ĝi estas ĉe la mezo de la valo de la rivero Cinca.

La loĝlokoj de Pueyo de Santa Cruz, nome de nordo suden Pomar de Cinca, Estiche de Cinca kaj Santalecina, estas sur la dekstra bordo de la rivero Cinca. La municipa teritorio estas trapasata per la regiona ŝoseo A-130 kiu komunikas kun Monzono norde kaj kun Alcolea de Cinca sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj loĝis en la valo de Cinca kiun ili menciis kiel la "rivero de la olivarboj" (Cinca) kaj ili lasis ankaŭ la nomon de la rivero Alcanadre kaj de la loĝlokoj Zaidín, Binaced, Albalate, Almunia, Alfántega, Almudáfar kaj Alcolea. La islama etapo lasis urbecon tipan, kun mallarĝaj kaj labirintaj stratetoj, kun abundaj kurboj kaj sakostratetoj. Aktuale ankoraŭ abundas la domoj el briko, parte pro la abundo de argilo en la zono.

Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Fraga kaj Ilerdo estos konkeritaj de kristanoj samtage, nome la 24an de Oktobro 1149. Tiam ŝajne Fraga dependis de Ilerdo, kiu siavice apartenis al la tajfa regno de Zaragozo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

La municipo formiĝis la 16an de novembro 1972[1]​ per la unuiĝo de la loĝlokoj Estiche de Cinca, Pomar de Cinca kaj Santalecina.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe San Miguel del Cinca: oni malaltiĝis ĝis nunaj 801 loĝantoj totale por la tri loĝlokoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj bovoj) al kultura kaj rura turismo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ángel Canellas kaj Ángel San Vicente (1996). Rutas románicas en Aragón. Encuentro ediciones.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]