San Martín de la Virgen de Moncayo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Martín de la Virgen de Moncayo
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50584
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 271  (2023) [+]
Loĝdenso 50 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 50′ N, 1° 48′ U (mapo)41.8382528-1.7920097 [+]
Alto 813 m [+]
Areo 5,416117 km² (54 1.6 117 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Martín de la Virgen de Moncayo (Provinco Zaragozo)
San Martín de la Virgen de Moncayo (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de San Martín de la Virgen de Moncayo
San Martín de la Virgen de Moncayo (Hispanio)
San Martín de la Virgen de Moncayo (Hispanio)
DEC
Situo de San Martín de la Virgen de Moncayo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Martín de la Virgen de Moncayo [+]
vdr

San Martín de la Virgen de Moncayo [sanmarTIN delaBIRĥen demonKAĝo] estas municipo de Hispanio, en la centra parto de la komarko Tarazona y el Moncayo kies ĉefurbo estas Tarazona, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo San Martín de la Virgen de Moncayo estas komprenebla kiel Sankta Marteno de la Virgulino de Moncayo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

San Martín de la Virgen de Moncayo estas municipa teritorio en la centrokcidenta parto de la komarko Tarazona y el Moncayo, kie ĝi okupas malgrandan teritorion inter tiuj de multe pli granda de Tarazona (eksklavoj) kaj de Lituénigo. Parto de ĝia teritorio estas okupita de la Natura Parko Moncayo.

La loĝloko San Martín de la Virgen de Moncayo mem estas je 93 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 11 km de Tarazona, komarka ĉefurbo. Ĝi estas sur 552 msm, alirebla nur el Tarazona.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj okupis la lokon dum jarcentoj. La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 sugestas, ke plej verŝajne ankaŭ Los Fayos estis konkerita de kristanoj samjare. La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio rezultis en la forigo de centoj da moriskoj el la valo, nome ekonomia kaj demografia krizo, kaj ĝi ne rekuperiĝis de tio ĝis la 18-a aŭ 19-a jarcentoj. San Martín de la Virgen de Moncayo demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en San Martín de la Virgen de Moncayo oni malaltiĝis ĝis nunaj 283 loĝantoj.

En la 19-a jarcento estis du kvartaloj, nome San Martín kaj San Prudencio kiuj apartenis al la municipa teritorio de Lituénigo, kiuj unuiĝis por formi la aktualan municipon San Martín de la Virgen del Moncayo. En la 1840-aj jaroj estis 60 domoj inklude tiun de la urbodomo kaj de la prizono, kaj bazlernejon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, fruktoĝardenoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj), kaj sekva nutrindustrio (vino, oleo), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Estas ventogeneratoroj kaj rearbarigo.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kaj du interpretejoj nome pri fungoj kaj pri iama sanatorio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]