San Esteban de Guarga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Esteban de Guarga
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 23′ N, 0° 17′ U (mapo)42.37888889-0.27805556000001 [+]
Alto 1 221 m [+]
San Esteban de Guarga (Provinco Ŭesko)
San Esteban de Guarga (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de San Esteban de Guarga
San Esteban de Guarga (Hispanio)
San Esteban de Guarga (Hispanio)
DEC
Situo de San Esteban de Guarga

Map

vdr

San Esteban de Guarga [sanasTEban deGŬARga] (aragone Sant Isteban de Guarga, en Esperanto Santa Stefano de Guarga) estas loĝloko de la municipo Sabiñánigo de Hispanio​, en la sudo de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo mem) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Fakte ĝi estas unu el pli ol 50 loĝlokoj de Sabiñánigo, kiu estas la municipo kiu enhavas pli da loĝlokoj en la provinco.

La loĝloko San Esteban de Guarga estas en la suda valo Guarguera iomete sude de la rivero Guarga mem kaj de la ŝoseo A-1604 kiu laŭiras la riveron. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun deklivaj ardezaj tegmentoj, kaj tre tipaj konustrunkaj kamenoj. Ĝi estas inter domaro Gésera okcidente kaj nune senhomeja Lasaosa iom oriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fine de la 19-a jarcento oni ekkonstruis fervojon konektantan Zaragozon kun Francio tra Canfranc, kiu revivigis la lokon, sed poste la loĝantaro malaltiĝis pro alurba migrado kaj malalta naskindico.

Dum la Hispana Enlanda Milito, San Esteban de Guarga suferis pro operacoj de la batalo de Sabiñánigo —inter septembro kaj novembro de 1937—. Pli forta respublika truparo konkeris lokojn, sed ne la celitan ĉefurbon Sabiñánigo, dum totalaj homperdoj estis preskaŭ 6 000 (pli inter frankistoj).

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado kaj en la areo ĉefe pro la milito, kaj ĉe San Esteban de Guarga oni malaltiĝis el 22 loĝantoj en 1940 ĝis nunaj nur kvar loĝantoj (2019).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia enspezofonto tradicie estis malgrandaj agrikulturo kaj brutobredado, sed lastatempe la komarko turnis sin ankaŭ al kreskanta turismo ligita al la pirenea akso (valoj de Tena kaj de Aragón) kaj al la proksimeco al Sabiñánigo. Ĉefaj altiraĵoj estas naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [http:// Oficiala retejo]