Samu Liska
Samu Liska | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-a jarcento en (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 10-an de novembro 1903 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Alma mater | Veterinara Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto • bredisto |
Samu Liska [samu liŝka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Liska Samu estis hungara bestokuracisto.
Samu Liska[1] naskiĝis en Hungara reĝlando en la 19-a jarcento, li mortis la 10-an de novembro 1903 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Frua vivo de Samu Liska estas nekonata. Li akiris bestokuracistan diplomon en Reĝa Veterinara Instituto de Pest. Post la diplomo li estis asistanto en la sama loko. Iom poste li studvojaĝis en eksterlando helpe de ŝtata stipendio por studi bredadon de bovinoj kaj modernan higienon de la laktoj. Hejmenveninta li laboris en Zemplén kaj Bereg. Li partoprenis ankaŭ en fondo de kooperativo pri laktoproduktado. Baldaŭ li havis postenon en la Ministerio pri agrikulturo (Hungario), kie lia tasko estis dum jardeko helpi bredadon de bovinoj. Li ofte vojaĝis al Svislando por aĉeti bredbovojn. Ekde 1901 li laboris en Máramarossziget por establi la altmontaran laktoprodukton. Li ricevis reĝan premion en 1893. Li mortis pro kormalsano.
Lia libro[redakti | redakti fonton]
- A fejésről, valamint a tejnek okszerű kezeléséről az elárusítás előtt (1886, 1892)