Samopiniulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Samopiniulo estas ludo ludata per vortoj de iu parola lingvo.

Unu ludanto elpensas iun temon. Poste ĉiuj ludantoj elpensas vortojn, kiuj estas la plej evidentaj asocioj al la temo, en iu anticipe difinita kvanto (ekzemple 10).

Poste la ludantoj kalkulas, la skribitajn vortojn, kiuj estas la samaj en listoj de kelkaj ludantoj. Se iu vorto estas skribita de n ludantoj ĉiu el tiuj kiuj ĝin skribis ricevas pro la vorto n-1 poentojn.

Tiel, se iu ludanto skribis iun vorton sola, tiel ke neniu alia skribis la saman vorton, la ludanto ne ricevas pro ĝi poentojn.

Por venki necesas skribi vortojn, kiujn skribas la aliaj ludantoj.

Por la ludo bezonatas ne malpli ol 3 ludantoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]