Sameio aŭ Sameujo (nord-sameeSápmi) estas regiono loĝata de la sameoj, kovranta grandajn areojn en la nordo de Norvegio, Svedio kaj Finnlando, kaj iom en rusiaj lim-regionoj (Kola duoninsulo). Tradicie oni nomis ĉi tiun regionon Laponio aŭ Laponujo, sed tiu termino estas nuntempe eksdata kaj ofenda.
Sameio egalas la areon, kie tradicie oni parolis (kaj et-kvante ankoraŭ parolas) la sameajn lingvojn.
Prof. Asbjørn Nesheim, La Laponoj de Norvegio kaj ilia historio, Norvegio Informoj, 1981, eld. Norvega ministerio de eksteraj rilatoj, ref. UDA 3009/81 ESP
Carolus Linnaeus: Iter Lapponicum – Vojaĝo al Laponio (trad. kaj komentis Sten Johansson; helpis pri trad. de latinaĵoj István Ertl). Dum tiu veturado norden kaj en okcidentan Finnlandon Lineo verkas ian taglibron, en kiu li notas renkontojn kun bestoj (partikulare birdoj), plantoj (partikulare floroj) kaj homoj (partikulare sameoj). Multaj interesaj indikoj pri la vivo kaj kutimo de sameoj. En Beletra Almanako35, junio 2019. pp. 88-102.