Saltu al enhavo

Salto del Lobo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Salto del Lobo
urbo
Administrado
Demografio
Geografio
vdr


Salto del Lobo estas aragona loko de provinco Zaragozo kaj en komarko Cinco Villas situanta en la municipa areo de Marracos, tre proksime de la limo kun la provinco Huesca.

Loknomo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu loko ankaŭ estas konata kiel "La Central", ĉar la hidroelektra centralo de Marracos troviĝas ĉi tie.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La loko de "Salto del Lobo" situas ĉirkaŭ 51 km de Zaragozo, ĉe la bordo de la rivero Gállego. En 1991 ĝi havis 7 loĝantojn. [1]

Iom pli suden estas akvofalo ĉe la rivero Gállego kiu servas kiel kontrolo de la troa akvo de la kanalo kiu transportas ĝin al la elektrocentralo. Tiu ĉi akvofalo, nomata "Salto del Lobo" (Luposalto), estas sufiĉe impona. [2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi nuntempe apartenas al la municipo Marracos, kvankam antaŭ 1988 ĝi apartenis al la municipo Piedratajada, ĉar Marracos estis inkluzivita en ĝi. Komence de la 20-a jarcento loĝis tie dek kvar familioj de laboristoj de la hidroelektra centralo, ĉiu kun sia hejmo. Estis ankaŭ lernejo. Kiel instruisto servis la juna pastro el la urbo Marracos, kiu ĉiutage veturis tien per biciklo aŭ motorciklo. La elektra kompanio pagis lin por lia agado. [2] La malgranda lernejo, dimanĉe, fariĝis kapelo malfermante grandajn pordojn, malantaŭ kiuj estis altaro, prezidita de bildo de la "Virgen del Pilar" (Virgulino de la Kolono).

Interesa konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La hidroelektra centralo de Marracos estis inaŭgurita en la jaro 1904. La akvofalo altas 45 metrojn. Estas kvar hidrelektraj grupoj: unu el 2 000 kaj tri el 1 500 HP, kiuj generas trifazan kurenton je tensio de 3 000 voltoj. La centra unuo konsistas el: [3]

  • akvostoka lageto, kies kolektado estas farita el la rivero Gállego en la municipo Puendeluna (tra fluejo de iom pli ol 12 km)
  • la konstruaĵo kiu enhavas la kluzojn
  • la centro mem
  • helpaj konstruoj: oficejoj, laborejoj, hejmoj

La akvo, kiu estas liberigita de la supra konstruaĵo, malsupreniras al la elektrocentralo tra du grandegaj metalaj tuboj kaj estas ilia forto, kiu generas la movan forton, kiu movas la turbinojn kaj produktas elektron. [3]

Estas menciinde[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu areo ofertas al vizitanto grandiozajn panoramajn vidojn super la rivero Gállego kaj abundajn flaŭron kaj faŭnon karakterizajn de la riverbordo. Ĝi estas ekosistemo tre aprezata de amantoj de botaniko. [4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]