Salminejo de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salminejo de Erfurto

vdr
La eksa salminejo erfurta

La Salminejo reĝa de Erfurto (germane: Königliches Salzbergwerk Erfurt) estas monumento industria en la nordoriento de Erfurto, Germanio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Post diversaj privataj iniciativoj la prusa salofisko ordonis en 1856 starigon de salminejo en Erfurto. La unuaj ŝaktfaradoj estis en 1857. La salminejo funkciis inter 1863 ĝis 1916, dum kiu tempo ekspluatitis ĉ. unu miliono da tunoj da salo kaj kelke da anhidrito. La volumo kava estis fine duona miliono da kvadratmetroj. Post la malfunkciigo oni uzis la surterajn ejojn por diversaj celoj, i.e. kiel deponejon.

Hodiaŭ la tuto estas malplena, kvankam la ejo mem reprezentus gravan historiaĵon teknikan. Pri tio memoras ankaŭ diversaj stratnomoj kaj setlejnomoj: Salzstraße, Salinenstraße, Salinengraben, Hinter der Saline, Salinesiedlung. Pri la daŭra memorigo zorgas societo nomita Bergmannsverein Otto Ludwig Krug von Nidda, fondita en 1996. La nomdoninto estas prusia supera minejkonsilisto, kiu estris la prusian minejadon ekde 1860. En aprilo 2007 festitis en la festsalonejo de la Urbodomo de Erfurto la datreveno 150-a de la fondo de la salminejo.

La kiao de estonta uzigo de la eksa salminejo malcertas. Menciindas ke la Malakoff-turo de la ejaro estas la lasta siatipe en tuta Germanlando.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinrich Bartl/Wolfgang Grünemeier: Das Königliche Salzwerk zu Erfurt 1857-1916, Erfurt 2007, 216 paĝoj.
  • Steffen Raßloff: 100 Denkmale in Erfurt. Geschichte und Geschichten. Mit Fotografien von Sascha Fromm, (Thüringen Bibliothek. Bd. 11). Essen 2013.