El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saint-Ulrich (jen francigite, origine germane kaj alemane Sankt Ulrich, prononco [zankt ULrih], alemane foje ankaŭ Sant Üelri, laŭ la komunuma patrono Udalriko de Aŭgsburgo) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Haut-Rhin, en la historia kultura regiono Alzaco kaj la nuna administra regiono Grand Est ("Granda Oriento"), kaj administre apartenas al la arondismento Altkirch. Fine de 2021 en la komunumo vivis 308 loĝantoj.