Sackpfeife (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ĝardenkortaj domoj ĉe Sackpfeife
la kortoj ene de la komplekso

Sackpfeife (laŭvorte: sakŝalmo) estas setlejo en la suda parto de Vajmaro, Germanujo, estiĝinte sub la estrado de Walter Stamm-Teske en la jaro 1998. Kaŭzo por nomo de la logexejaro laŭ muzikinstrumento estis simileco de surkonstruitaj grundoj ĉe la strato Lyonel-Feininger-Straße kaj ties flankaj strat(et)oj; kun fantazio ili estas similaj al la formo de sakŝalmo kies ludigon oftis en pli fruaj tempoj de Turingio.[1]

Sub Stamm-Teske, kune kun la buroo Schettler & Wittenberg Architekten, kreiĝis inter 1994 kaj 1998 kooperativa loĝdomaro kun ĝardenkortaj dometoj situanta inter la stratoj Lessingstraße kaj Ratstannenweg. Krome temis pri eksperimenta projekto kiu vere gajnis en la 2000-a jaro la premion Deutscher Bauherrenpreis.[2][3] Surloke paŝo post paŝo estiĝis ankaŭ individuaj domoj neloĝblokaj.[4] Temis pri la plej freŝa grandspaca loĝadkostruareo de Vajmaro.

En ne tro fora strato Paul-Klee-Straße estas lunĉejo portanta la saman nomon, Sackpfeife BBQ.[5]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://www.wohnstaette-baut.de/die-weimarer-suedstadt-ein-stadtteil-waechst
  2. https://baukultur-thueringen.de/wohnschau/gartenhofhaeuser-weimar/
  3. https://quartiere-fuer-alle.de/wohnprojekte/wohnhaus-eg-weimar-sackpfeife
  4. Mara Mertin: "15 Eigenheime werden über der großen Sackpfeife in Weimar gebaut" - Ĉe: TA, 12.8.2015
  5. hejmpaĝo