Sabugal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sabugal (stacidomo).
Sabugal
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6320
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 544  (2011) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 21′ N, 7° 5′ U (mapo)40.35-7.0833333333333 [+]
Alto 773 m [+]
Areo 823 km² (82 300 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Sabugal (Portugalio)
Sabugal (Portugalio)
DEC
Sabugal
Sabugal
Situo de Sabugal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sabugal [+]
vdr

Sabugal estas portugala urbo kiu apartenas al la distrikto Guarda, al la Centra regiono kaj al la subregiono Beira Interior Norte, kun ĉirkaŭ 2 800 loĝantoj. Ĝi estis altigita al kategorio de cidade (urbo) en 9a de Decembro 2004.

Sabugal estas sidejo de municipo kun 826,70 km² kaj 12 544 loĝantoj (2011) kaj estas divitita en 30 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Almeida, oriente kun Hispanio, sude kun Penamacor, sudokcidente kun Fundão, okcidente kun Belmonte kaj nordokcidente kun Guarda. Ĝi estas en la zono nomita Terras de Riba-Côa, same kiel Pinhel, Almeida, Mêda kaj Figueira de Castelo Rodrigo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉefturo de la kastelo.

Ŝajne kie nun estas la kastelo en prahistoria epoko estis jam kastrumo, de kie poste oni kontrolis la romiajn vojojn kaj la transiradon de la rivero. De epokoj de ĝermanoj kaj islamanoj ne restis klaraj restaĵoj. En 1190, Alfonso la 9-a de Leono kreis la municipon Sabugal, kaj la urbo mem estis fondita ĉirkaŭ 1224, kiam oni ekkonstruis defendajn fortikaĵojn. La teritorion de Ribacôa estis konkerita el Leono fare de Denizo la 1-a (1279-1325), kiu donis foruon en 1296. La definitiva posedo por Portugalio okazis nur per la Traktato de Alcañices en 1297. Tiam oni plifortigis la limon, ĉefe per rekonstruoj de la kasteloj de Alfaiates, Almeida, Castelo Bom, Castelo Melhor, Castelo Mendo, Castelo Rodrigo, Pinhel, Sabugal kaj Vilar Maior.

Ankoraŭ dum la milito kontraŭ francoj la kastelo estis uzita de brit-portugaloj, kaj post la perdo de defendaj celoj, ĝi ruiniĝis, pro kio necesis postaj rekonstruoj.

La loĝantaro atingis pinton de pli ol 43 000 en 1950-aj jaroj, sed poste pro elmigrado oni malaltiĝis ĝis nunaj 12 000 loĝantoj; tio estas oni perdis pli ol du trionojn.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Sabugal havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Sabugal.
Kastelo de Vilar Maior.
  • Águas Belas
  • Aldeia da Ponte
  • Aldeia da Ribeira, Vilar Maior e Badamalos
  • Aldeia do Bispo
  • Aldeia Velha
  • Alfaiates
  • Baraçal
  • Bendada
  • Bismula
  • Casteleiro
  • Cerdeira
  • Foios
  • Lajeosa e Forcalhos
  • Malcata
  • Nave
  • Pousafoles do Bispo, Pena Lobo e Lomba
  • Quadrazais
  • Quintas de São Bartolomeu
  • Rapoula do Côa
  • Rebolosa
  • Rendo
  • Ruvina, Ruivós e Vale das Éguas
  • Sabugal e Aldeia de Santo António
  • Santo Estêvão e Moita
  • Seixo do Côa e Vale Longo
  • Sortelha
  • Souto
  • Vale de Espinho
  • Vila Boa
  • Vila do Touro

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Sortelha - Sabugal.
  • Pilorio kaj Muzeo de Sabugal
  • Kastelo kaj murego de Sabugal
  • Termas do Cró
  • Sortelha (historia domaro, pilorio kaj kastelo)
  • Kastelo de Vilar Maior
  • Preĝejo de Vilar Maior
  • Pilorioj de Vilar Maior, de Alfaiates kaj de Vila do Touro
  • Ruinoj de la preĝejo de Nossa Senhora do Castelo, Vilar Maior
  • Romia ponto super la rivero Cesarão, Vilar Maior
  • Krucmonumento kaj ponto de Aldeia da Ponte
  • Konvento de Sacraparte, Kapelo de Santa Casa da Misericórdia, Pilorio, Krucmonumento de Sacraparte kaj Kastelo de Alfaiates
  • Ponto de Sequeiros en Vale Longo.
  • Preĝejo de Santa Petro, mezepoka ponto super la rivero Cesarão, pilorio kaj kastelo de Vilar Maior (kun la preĝejo de Santa Maria do Castelo)

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Mapo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sabugal en la portugala Vikipedio.