Saltu al enhavo

Sándor Peremartoni Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Peremartoni Nagy
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1883 (1883-03-11)
Morto 18-an de decembro 1978 (1978-12-18) (95-jaraĝa)
vdr

Sándor Peremartoni Nagy [ŝAndor nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Peremartoni Nagy Sándor estis hungara inĝeniero.

Sándor Peremartoni Nagy [1] Arkivigite je 2005-10-24 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 11-an de marto 1883 en Hungara reĝlando en Temeŝvaro (nuntempa Timișoara en Rumanio). Li mortis la 18-an de decembro 1978 en Balatonfüred. (Pri la mortotempo estas ankaŭ alia dato!)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Peremartoni Nagy studis en altlernejo de Selmecbányan, poste en akademioj en Budapeŝto kaj Berlino. Post siaj studoj li laboris kelkajn jarojn en Rusa Imperio kaj Rumanio. Hejmenveninta li establis uzinon pri lignaĵoj. Li batalis dum la 1-a mondmilito ĝis 1917. Inter 1921-1927 li estis uzinestro en alia uzino pri mebloj. En 1938 li estis nomumita reĝa ĉefkonsilisto. Dum la 2-a mondmilito li estis direktoro, sed en 1944 li abdikis kaj translokiĝis al Balatonfüred. Tie li partoprenis en evoluo de la banloko (iomete li agis en la banloko jam ekde 1920).

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Balatonfüred-fürdő fejlesztésének problémái.... (1936)
  • A balatonfüredi “Balaton Yacht Club” és a balatonfüredi “Hungária Yacht Club” története (1974) – manuskripto

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.