Sándor Lakatos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Lakatos
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1924 (1924-12-17)
en Budapeŝto
Morto 24-an de majo 1994 (1994-05-24) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Patro Flóris Lakatos
Infano Sándor Déki Lakatos
Okupo
Okupo violonisto
vdr

Sándor Lakatos [ŝAndor lakatoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lakatos Sándor estis hungara violonisto, orkestrestro. Lia nomo estis en kelkaj fontoj Déki Lakatos Sándor. Kiel Lakatos, li estis la sesa generacio de ciganaj violonistoj.

Sándor Lakatos [1] naskiĝis la 17-an de decembro 1924 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de majo 1994 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Lakatos devenis el cigana familio. Li komencis lerni violonadon hejme en aĝo 8, post 4 jaroj li aliĝis al la familia orkestro. En aĝo 18 li establis propran orkestron kaj violonadis en restoracio de elita hotelo en sia naskiĝurbo. En 1950 li ekstudis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt, liaj plej gravaj instruistoj estis Ede Zathureczky kaj Tivadar Országh. Inter 1950 kaj 1955 li estis orkestrestro de popolorkestro de Hungara Radio. Intertempe en 1952 en Parizo li atingis la unuan lokon en monda konkurso de violonistoj. En la sekvaj jardekoj li muzikadis en gravaj restoracioj, amuzejoj ankaŭ eksterlande. Li ricevis 4 ŝtatajn premiojn inter 1953 – 1958.

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Régi nyár (1969, televida filmo) - gvidanto de cigana orkestro
  • Az Operaház fantomja (1983, televida filmo) - cigana violonisto

Aŭdebla violonado[redakti | redakti fonton]

Muzikdiskoj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]